kipĉak/o

kipĉako

HIS
Ano de kipĉaklingva etno, historie akirinta potencon en la Okcidenta parto de la Eŭrazia stepo en la 11a jc: venkite de la mongoloj en la 13a jc la kipĉakoj formis unu el la ĉefaj etnoj de la Ora Hordo, la plej okcidenta hordo kipĉaka, la kumanoj, migris en Hungarujon.
angle:
Kipchak, Qypchaq
beloruse:
кіпчак, полавец
ĉine:
欽察 [qīnchá]
germane:
Kyptschake
hungare:
kipcsak
pole:
Kipczacy {pl}
ruse:
кипчак, кыпчак, половец

kipĉaka lingvo

LIN
Lingvo el la „Nord-Okcidenta“ subfamilio de la tjurkaj lingvoj: tatara, baŝkira, kazaĥa, kirgiza, kumana k.a.: la krime-tatara sendiskute havas kipĉakan originon, sed la forta kaj longa influo de la turka proksimigis ĝin al la oguzaj lingvoj [1].
beloruse:
кіпчацкая мова
germane:
Kyptschakisch
hungare:
kipcsak nyelv
pole:
język kipczacki
ruse:
кыпчакский язык

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a lingvo: Mankas dua fontindiko.