Kipr/o NT

Kipro

1.
GEOG Insulo en Mediteranea Maro: [ili] vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia [1]; ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [2]; kian vinon oni sendis al mi de Kipro [3]! Kiprano laŭ sia naskiĝo [4]; konfliktaj aŭ problemaj teritorioj: […] norda turka Kipro, Karabaĥo, Eŭskio, […] [5].
2.
GEOGPOL[6] Ŝtato en tiu insulo kun ĉefurbo Nikosio, teritorio de Respubliko Kipro: unu aŭ pluraj el la unuaj ses kandidataj ŝtatoj: Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Pollando kaj Slovenio [7]; Slovenio, du baltaj ŝtatoj kaj eble Kipro akceptos eŭron kiel propran valuton plej malfrue ĝis 2008 [8]. (CY)
angle:
 Cyprus
beloruse:
 Кіпр
bulgare:
 Кипър
france:
 Chypre
germane:
 Zypern
hispane:
 Chipre
indonezie:
 Siprus
nederlande:
 Cyprus
perse:
 قبرس
pole:
1. Cypr 2. Cypr, Republika Cypryjska
portugale:
 Chipre
turke:
 Kıbrıs
ukraine:
 Кіпр

kipra

Rilata al Kipro: malsaĝa estas tiu, kiu en Kipro ne gustumas kipran vinon, sed trinkas tiran bieron [9]; la kipra muflono ekzistas en neniu alia lando de la mondo [10]; la kipra dialekto [11]; la kipra registaro [12].
beloruse:
 кіпрскі
germane:
 zypriotisch

administraj notoj