kojne/o NePiv

kojneo

1.
HISLIN Dialekto de la antikva greka lingvo, kiu iĝis komuna lingvo ĉirkaŭ orienta Mediteraneo de 300 a.K. ĝis 400 p.K. proksimume: en la helenisma periodo la komuna greka lingvo (kojneo), bazita sur la atika dialekto, estis ekuzata en la tuta greklingva mondo inkluzive Kipron [1]; multegaj negrekoj lernis kaj uzis la kojneon [2].
2.
(figure) Lingvo, kiu estis dialekto kaj iĝis interlingvo.
1. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
2. L. B. Ross: De Linguarum Nominibus (A Martins et al.), soc.culture.esperanto, 1996-05-16
angle:
koine
beloruse:
койнэ
france:
koinè
germane:
1. Koine
greke:
1. Κοινὴ (Ἑλληνική)
malnovgreke:
1. ἡ κοινὴ διάλεκτος
pole:
koine, greka wspólna
rumane:
1. limba greacă comună
ruse:
койне

administraj notoj