1dialekt/o PV

dialekto

LIN Aparta formo, kiun ricevas lingvo en regiono aŭ socia grupo: la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto [1]; [ni devas] gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj [2]; ili skribis tion, kion ili aŭdis de popolaj rakontantoj, ŝanĝante nenion, eĉ konservante iafoje la popolan dialekton [3]; la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian [4]; [ili] aŭskultis la idilian poeton, kiu en la melodia dorisa dialekto kantis la amon de paŝtistoj [5]; la angla lingvo ne nur danĝere, detrue poluas ĉiujn lingvojn de nia planedo, sed mem dialektiĝis en 38 anglajn apartajn nuancojn ene de 8 ĉefaj lingvaj grupoj [6].
Rim.: Kontraste al idiomo, dialekto implicas ideon de kadra lingvo, rilate al kiu ĝi rolas kiel vario; kontraste al ĵargono, dialekto estas pli kompleta lingva sistemo, kiu povas posedi siajn fonetikajn kaj gramatikajn apartaĵojn; ekz-e oni povas paroli pri nobela, klerula dialektoj kaj pri iliaj apartaĵoj fonetikaj kaj gramatikaj; kaj pli speciale, pri kortega, teologia ĵargonoj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
dialect
beloruse:
дыялект
bulgare:
диалект
ĉeĥe:
dialekt, nářečí, nářečí
ĉine:
地方方言 [dìfangfāngyán], 大白話 [dàbáihuà], 話調 [huàdiào], 方言 [fāngyán], 本地話 [běndìhuà], 土話 [tǔhuà], 地方話 [dìfanghuà]
france:
dialecte, parler (dialecte)
germane:
Dialekt, Mundart
greke:
διάλεκτος
hebree:
נִיב
hispane:
dialecto
hungare:
tájszólás, dialektus
indonezie:
dialek, logat
japane:
方言 [ほうげん]
nederlande:
dialect
perse:
گویش
pole:
dialekt, gwara, narzecze
portugale:
dialeto
ruse:
диалект
slovake:
nárečie
tibete:
སྐད་ལུགས་
ukraine:
діалект, говір, говірка, наріччя

etna dialekto

LIN Dialekto propra al aparta etno.
angle:
ethnic dialect
beloruse:
этналект
france:
ethnolecte
indonezie:
dialek etnis
pole:
dialekt etniczny
ruse:
этнический диалект

regiona dialekto

LIN Dialekto propra al aparta regiono.
angle:
local dialect, territorial dialect
beloruse:
мясцовы дыялект, рэгіянальны дыялект
france:
dialecte régional
germane:
Regionalsprache, Regiolekt
indonezie:
dialek regional
pole:
gwara lokalna, lokalny dialekt, narzecze
ruse:
местный диалект, наречие, говор

socia dialekto

LIN Dialekto propra al aparta socia subgrupo; sociolekto.
angle:
social dialect
beloruse:
сацыялект
france:
sociolecte
germane:
Gruppensprache, Soziolekt
indonezie:
dialek sosial
pole:
dialekt społeczny
ruse:
социально-групповой диалект

disdialektiĝi

LIN(pri lingvo) Dispartiĝi je pluraj dialektoj: la latina lingvo disdialektiĝinte naskis latinidajn lingvojn.
beloruse:
разьдзяляцца на дыялекты
france:
se fragmenter en dialectes
germane:
in Dialekte zerfallen
japane:
方言に分化する [ほうげんにぶんかする]
pole:
dysdialektować, dzielić na dialekty

administraj notoj

etna ~o: Mankas dua fontindiko.
etna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
regiona ~o: Mankas dua fontindiko.
regiona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
socia ~o: Mankas dua fontindiko.
socia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~iĝi: Mankas dua fontindiko.
dis~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.