1ĵargon/o
ĵargono ↝
- 1. ↝
-
Socia dialekto,
posedanta leksikajn apartaĵojn, sed havanta
principe la samajn sistemojn fonetikan kaj gramatikan kiel
la norma lingvo:
- a) ↝
- Slango per kiu koncerna grupo sin apartigas, servanta kiel rekonilo aŭ simbolo: junulara, kortega ĵargono.
- b) ↝
- Faklingvo: filozofia, medicina ĵargono; el la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis [1]; verkita en la angla lingvo, kiun mi bone komprenas ‐ la usonanglan komputilan ĵargonon tamen nur parte [2]; sed ni revenu al la citita merkat-informo kun ĝia komerca ĵargono [3]; samtempe, laŭ politikista ĵargono, subite videblis „ruĝa akvo“ inter la partioj [4].
- c)
- Kaŝlingvo, sekreta lingvo uzata por malfaciligi al la eksteruloj ĝian komprenadon: fripona, ŝtelista ĵargono.
- 2.
- Helplingvo aŭ loka lingvo estiĝinta en interetna komunikado en limregionoj aŭ en lokoj kie amasiĝas diverslingvanoj (ekz-e en la marhavenoj) surbaze de simpligita etna lingvo kaj abunda vortopruntado: la mediteraneaj maristoj uzas ĵargonon, kie miksiĝas franca, itala kaj araba lingvoj; la popolo kreis al si ĵargonon ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ originalan poezion [5].
- 3.
- (arkaismo)
Lingvo fuŝita pro nesciado; lingvaĉo.
Rim.: Tiu senco ŝajnas al mi arkaika, kaj eble tute fremda al Esperanto. Ĝi aspektas kiel malestimo de malvastmensa pedanto rilate al la popola lingvo. PIV2 ĝin ne transprenis; eble ankaŭ ReVo ĝin ne menciu. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 2. lingua franca, pidgin 3. jargon 1.c jargon
- beloruse:
- жаргон
- bulgare:
- жаргон
- france:
- 1. jargon, argot 2. sabir 3. jargon
- germane:
- 1. Jargon 2. Pidgin, Lingua Franca 3. Kauderwelsch 1.a Jargon 1.c Jargon
- hispane:
- jerga
- hungare:
- 2. keveréknyelv, lingua franca 3. bükkfanyelv, zagyva beszéd 1.a szleng 1.b szakzsargon 1.c tolvajnyelv
- indonezie:
- jargon
- itale:
- gergo
- nederlande:
- 2. lingua franca 3. koeterwaals 1.c jargon
- pole:
- 2. żargon, pindżin, dialekt, lingua franca 3. żargon 1.a żargon, slang, grypsera 1.b żargon 1.c grypsera
- portugale:
- 2. língua franca 3. jargão 1.c jargão
- ruse:
- жаргон 2. пиджин, жаргон 1.a сленг 1.c жаргон, арго
- svede:
- jargong