slang/o Z

slango   Vikipedio

LIN
1.  
Neformala, buŝa formo de faka aŭ socia ĵargono1.b: kiu uzas „krokodili“ kaj „kabei“, aŭ „okuli“ por „rigardi“, kaj „rigardilo“ por „okulo“, uzas slangon [1].
2.  
Aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia slango1 aŭ alimedia ĵargono1.a, kiuj, uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan: ja la romano plenas de pariza slango [2].
1. Wouter F. Pilger: Slango kaj ĵargono
2. Boris Kolker: Parizo slangas en Esperanto (San-Antonio, La maljunulino kiu paŝis en la maro), Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 23a
beloruse:
слэнг, жаргон
ĉeĥe:
slang
france:
argot
germane:
Fachsprache, Jargon, Fachjargon, Slang, Fachslang
hungare:
szleng, tolvajnyelv, szakzsargon
indonezie:
slang
nederlande:
slang
ruse:
сленг, жаргон, арго
slovake:
slang

slangi  

Paroli per slango: Parizo slangas en Esperanto [3].
3. Boris Kolker: Parizo slangas en Esperanto (San-Antonio, La maljunulino kiu paŝis en la maro), Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 23a
france:
parler en argot
germane:
Fachsprache benutzen, Jargon benutzen, im Slang reden
hungare:
tolvajnyelven beszél, szakzsargont használ
ruse:
говорить на жаргоне, использовать сленг

slangaĵo

Propra vorto aŭ dirmaniero de iu slango: strange, por la blato, kiu ĵus malrapide promenis laŭ la piedrandon de la najbara tablo li precize konis la vorton, aldone ĝian latinan nomon kaj eĉ unu slangaĵon [4].
4. Pejno Simono: La lernemulo, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 23a
france:
argotisme
germane:
Fachwort, Slangausdruck
hungare:
szlengszó, tolvajnyelvi szó
ruse:
жаргонизм, арготизм

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.