kolerik/a Z

kolerika  

PSI Epiteto de la temperamento karakterizata per rapida agemo, emociemo forte manifestiĝanta en mienado kaj gestoj: la praga fasonstudio proponis stilon „piloto“: alto estas iom pli ol la averaĝa, maldika ..., aktivigita nerva sistemo (pro tio ‐ moviĝemo, rapido de reago, kolerika temperamento) ... [1].
Rim.: En iuj lingvoj oni konfuzas kolerika kaj kolerema. Tio evitindas en Esperanto.
1. G. Altov, tr. J. Finkel: La tria jarmilo
angle:
choleric
bulgare:
холеричен
france:
colérique (adj.)
germane:
cholerisch
hungare:
kolerikus
nederlande:
driftig, opvliegend, cholerisch, heftig
pole:
choleryczny
ruse:
холерический

kolerikulo Vikipedio

Homo havanta kolerikan temperamenton: senpacience mi elŝiris mian plumon el la poŝo, malŝraŭbis ĝin, eksidis al la plej proksima tablo kaj altiris la demandilon al mi tiel, kiel kolerikuloj altiras gastejajn fakturojn al si [2].
2. H. Böll, tr. Ro Ato: Okazos io
bulgare:
холерик
ĉeĥe:
cholerik
france:
colérique (subst.)
germane:
Choleriker
hungare:
kolerikus ember
nederlande:
driftkikker, driftkop
pole:
choleryk
ruse:
холерик
slovake:
cholerik

administraj notoj