*kom/o

*komo

1.
TIPGRA Interpunkcia signo (,) indikanta, ke oni devas apartigi partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia, intermetante tre mallongan paŭzon: ankaŭ la parolado havas siajn komojn, punktojn, dupunktojn, citilojn, punktokomojn, demandosignojn, interjekciojn, streketojn! komon oni formas per malgranda paŭzeto [1]; si omnes consentiunt ego non dissentio – perfekte kaj sen komo [2]; ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la majusklon [3]; mi eble ŝanĝas komon ie kaj tie [4]; kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco tion diktis [5]; komoj dividas longan frazon en supervideblajn propoziciojn kaj, tiel montrante tuj la strukturon de la tuto, faciligas la legadon [6];
2.
MAT Tia signo uzata kiel onkomo: la ciferoj post la komo en pi daŭras senfine [7]; la anglan influon oni rimarkas en la uzado de punktoj anstataŭ decimalaj komoj kaj en interpozicio de citiloj kaj komoj [8].
Rim.: Komon oni uzas: 1°) post vortoj de alparolo: Dio, helpu min!; 2°) antaŭ kaj post apozicio: Parizo, la urbo de la lumo, estis malluma; 3°) por apartigi samspecajn frazelementojn ne ligitajn per konjunkcio: Petro, Paŭlo kaj Karlo estas amikoj; 4°) post antaŭmetitaj particip-adverboj: Trovinte pomon, mi ĝin manĝis; 5°) post adjektivaj predikativoj antaŭmetitaj: plenplena de homoj, la salono havis sufokan aeron; 6°) antaŭ postmetitaj particip-adjektivoj, kiam ili havas plurajn komplementojn; se ili estas intermetitaj, oni metas ilin inter du komojn: la kastelon, forbruligitan de la turkoj, oni rekonstruis; 7°) inter plurajn frazelementojn starantajn inter la subjekto kaj la predikato: fine, mia amiko, ne sen grandaj malfacilaĵoj, finis sian taskon; 8°) inter kunorditaj propozicioj: mi vokis lin, sed li ne venis; 9°) por apartigi suborditajn propoziciojn disde la ĉefpropozicio: mi vidis, ke li venas; min ĝenas la bruo, kiun vi faras; 10°) en la matematiko, por apartigi la entjerojn disde la decimalaj frakcioj: 3,14 (tri komo unu kvar).
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. Christian Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato, jaro 1994a, numero 4a, p. 22a
4. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Poetoj Kaj Homoj
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
6. Monato, Christian Declerck: Kiun vojon?
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
8. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, 2008
angle:
comma
beloruse:
коска
ĉeĥe:
čárka
ĉine:
逗号 [dòuhào], 讀 [dòu], 逗点 [dòudiǎn]
france:
virgule
germane:
Komma, Beistrich
indonezie:
koma
japane:
コンマ, 読点 [とうてん], 小数点 [しょうすうてん]
katalune:
coma
nederlande:
komma
pole:
przecinek
portugale:
vírgula
ruse:
запятая
slovake:
čiarka
ukraine:
кома

*punktokomo [9]

TIPGRA Interpunkcia signo (;) indikanta iom pli longan paŭzon ol komo inter partoj de frazo: vi ludas; mi vin petas, batu forte; ⫽ Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn [10]; [parolante] la punktokomon oni formas per paŭzeto, kiu estas iom pli mallonga ol tiu de la punkto, krome, la voĉo ne malleviĝas, kiel ĉe la punkto, sed ĝi indikas, ke la tuta frazo ankoraŭ ne finiĝis [11]; ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon [12].
Rim.: Cetere la uzo de punktokomo ne estas strikte fiksebla. Ĝi dependas de la okaza neceso evidentigi pli klare la konstruon de la frazo; kaj eĉ de individuaj kutimoj.
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, punkt'o'kom'
10. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. Edmund Grimley Evans: Uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 20a
angle:
semicolon
beloruse:
кропка з коскай
ĉeĥe:
středník
ĉine:
分号 [fēnhào]
france:
point-virgule
germane:
Semikolon, Strichpunkt
indonezie:
titik koma
japane:
セミコロン
katalune:
punt i coma
nederlande:
puntkomma, kommapunt
pole:
średnik
portugale:
ponto-e-vírgula
ruse:
точка с запятой
slovake:
bodkočiarka
ukraine:
крапка з комою

administraj notoj