Kong/o

Kongo Vikipedio

GEOGPOL Nomo de flandra kaj franca kolonioj en Centra Afriko, kiuj en la 20-a jc fondis sendependajn respublikojn: en Kongo post urĝado de UN oni subskribis ankaŭ pactraktaton, en julio 1999 [1]; la lingva situacio en Kongo (la iama Zairio) lasis min perpleksa: la plimulto de la misiistoj tamen venis el Flandrujo, predikis la evangelion kaj instruis en elementaj lernejoj en la flandra [2]; la interna milito kiu okazas en Kongo (Demokrata Respubliko) alportas multajn malfeliĉojn [3]; kiam malaperis prezidanto Mobutu en 1997, la ŝuldoj, kiujn Kongo devis repagi al internaciaj financaj institucioj kaj okcidentaj landoj, atingis preskaŭ 14 miliardojn da usonaj dolaroj [4].
france:
Congo
germane:
Kongo

Kongo Brazavila, Okcidenta Kongo RLN (CG)   Vikipedio

GEOGPOL Lando en la centra Afriko kun ĉefurbo Brazavilo, teritorio de Respubliko Kongo, limanta kun Angolo, Centr-Afriko, Gabono, Kameruno, Kongo Kinŝasa kaj Atlantiko.
angle:
Republic of the Congo
bulgare:
Република Конго
france:
République du Congo
germane:
Republik Kongo
hungare:
Kongói Köztársaság
indonezie:
Republik Kongo
katalune:
República del Congo
pole:
Kongo, Republika Konga

Kongo Kinŝasa, Orienta Kongo RLN (CD)   Vikipedio

GEOGPOL Lando en la centra Afriko kun ĉefurbo Kinŝaso, teritorio de Demokratia Respubliko Kongo, ĝis 1908 nomata Libera Kongo, poste ‐ Belga Kongo, inter 1971 kaj 1997 nomata Zairo, dum mallonga tempo ankaŭ Kongo-Léopoldville. Ĝi limas kun Angolo, Burundo, Centr-Afriko, Kongo Brazavila, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Atlantiko.
angle:
Democratic Republic of the Congo
bulgare:
Демократична република Конго
france:
République Démocratique du Congo
germane:
Demokratische Republik Kongo
hungare:
Kongói Demokratikus Köztársaság
indonezie:
Republik Demokratik Kongo
katalune:
República Democràtica del Congo
pole:
Demokratyczna Republika Kongo
portugale:
República Democrática do Congo

administraj notoj

K~o Brazavila, Okcidenta K~o : Mankas dua fontindiko.
K~o Kinŝasa, Orienta K~o : Mankas dua fontindiko.