konvent/o PIV1

konvento   Vikipedio

1.  
POL Decida, leĝofara kunveno de ĉiuj anoj de asocio: en majo 1938 Lidia revenis al Ilinojso je la invito de la Nacia Spirita Asembleo por ĉeesti la ĉiujaran bahaan konventon [1]; nun Eŭropa Unio do havas konstitucion, ellaboritan de konvento, aprobitan jam de la EU-registoj [2]. VD:asembleo
2.  
KRI Komunumo, kunvivanta en monaĥejo: je la aĝo de dek du ŝi estis metita de onklino en francan konventon, kie ŝi estis malfeliĉa [3]. VD:kongregacio, ordeno2
1. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
2. Monato, Stefan Maul: EU-reformeto, 2003
3. Tuja amo, Artikoloj el Monato 2012-2018
angle:
1. convent
france:
1. assemblée générale, convent
germane:
1. Hauptversammlung, Konvent 2. Konvent

administraj notoj