koteri/o

koterio

Grupaĉo da homoj, kiuj ŝatas kaj laŭdas nur tion, kion iu el ili faris; ekskluziva partietaĉo: politika, beletra koterio; ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio [1]; ŝrapnela respondo al la tuta naiva koterio: kleristoj, humanistoj […] [2]; la organizantoj […] strebas fari bonkvalitan forumon por „inteligentaj homoj“, ne por bruaktivula memsufiĉa koterio [3]. SIN:kliko1VD:elito, klubo
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!
2. Monato, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
3. ARKONES: ĉiam pli sukcesa, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
angle:
 coterie, exculsive circle, set
beloruse:
 групоўка, хаўрус, замкнутае кола (людзей)
ĉeĥe:
 koterie
france:
 coterie
germane:
 Klüngel, Koterie
hispane:
 camarilla, argolla
hungare:
 klikk, érdekszövetség, kotéria
katalune:
 camarilla
nederlande:
 coterie, kliek
pole:
 koteria, sitwa, układ, Grupa Trzymająca Władzę (pot.)
portugale:
 panelinha, igrejinha
ruse:
 группировка (неодобр.), замкнутый кружок
slovake:
 klika, kotéria

administraj notoj