ksilografi/o PV Z

ksilografio

TIP Procedo de presarto, en kiu reliefan lignogravuraĵon oni premas al surfaco por produkti bildon aŭ tekston: lignogravurado aŭ ksilografio estas tekniko de arta reproduktado, en kiu farbo estas aplikita al reliefe gravurita ligna plato, tiel ke la elstaraj partoj koloriĝas, poste folio de papero aŭ ŝtofo estas presita al la gravurita plato kaj ekestas grafika bildo [1]; Thomas Bewick (1753–1828) evoluigis ksilografion kiel reproduktan teknikon per ligno, permesanta presi la grafikojn kune kun la kompostita teksto.
Rim.: Laŭ germana Vikipedio la ksilografio en pli malvasta senco estas la metodo de Thomas Bewick, Gustave Doré k.a. plu evoluigantaj pli malnovajn metodojn de ligna gravurado, uzante V-formajn tranĉilojn kaj malmolan kernan lignon, segitan transverse al la teksturo. [Wolfram Diestel]
angle:
woodcut, xylography (seldom)
ĉeĥe:
dřevoryt, dřevorytectví
france:
xylographie (procédé)
germane:
Holzstich, Xylographie
hispane:
xilografía
hungare:
fametszés, xilográfia
japane:
木版術 [もくはんじゅつ]
pole:
ksylografia (przest.), drzeworyt
portugale:
xilogravura, xilografia
ruse:
ксилография, гравюра на дереве
slovake:
drevoryt
svede:
xylografi, trägravyr, trästick
ukraine:
ксилографія

ksilografiisto

TIP Artisto pri ksilografio: post morto de sia patro en 1833, Mali translokiĝis kun sia patrino al Württemberg kaj poste laboris [kiel] ksilografiisto en Stuttgart [2].
angle:
woodcut artist, block-cutter
france:
xylographe
germane:
Xylograph
hispane:
xilógrafo
itale:
silografo, xilografo
pole:
ksylograf (przest.), drzeworytnik
svede:
xylograf

administraj notoj