*kuf/o

*kufo

TEKS Kapvesto, leda, tola ks, strikte kovranta la kapon, kaj foje ĉirkaŭanta ankaŭ la mentonon tiel protektanta orelojn kaj parton de la kolo: ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj la nukon [1]; ĉu vi ornamos miajn kufojn per la nova garnaĵo, diru IK ? ŝiaj densaj haroj estis ordigitaj sub la nokta kufo kun rande alkudrita punto Mary ; la tiamaj edzinoj de l’ superaj oficiroj portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn PatrojFiloj ; en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo [2]; ĉar li naskiĝis kun kufo (amniorestaĵo) sur la kapo, oni antaŭdiris, ke en sia dekkvara jaro li edziĝos kun la princino [3]; (figure) kvarangulaj ŝtonfostoj kun grandaj blankaj kufoj el neĝo Kiso ; alia angla esprimo signifas „Li havas abelon en la kufo“ – unu obsedon [4]; Ruĝkufulineto. VD:ĉapo, kapuĉo, kasko

Ruĝkufulineto, ilustraĵo de Otto Kubel
PD  [5]
angle:
*cap, *tuft, wimple, coif, bonnet
beloruse:
каптур
bulgare:
Ruĝ~ulineto: Червената шапчица.
ĉeĥe:
čepec
ĉine:
苏格兰帽 [sūgélánmào], 蘇格蘭帽 [sūgélánmào]
france:
*coiffe, *huppe Ruĝ~ulineto: Petit Chaperon rouge.
germane:
*Haube, *Kappe Ruĝ~ulineto: Rotkäppchen.
hispane:
cofia
hungare:
főkötő
japane:
ボンネット, 羽冠 [うかん]
katalune:
còfia
nederlande:
kap (hoofddeksel), muts Ruĝ~ulineto: Roodkapje.
pole:
*czepek Ruĝ~ulineto: Czerwony Kapturek.
portugale:
touca
rumane:
bonetă, capotă, căciulă
ruse:
*чепецъ, чепец, чепчик
slovake:
čepiec
ukraine:
чепець, чепчик, очіпок, чубчик (у птахів), сорочка (захисна оболонка)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.