*kapuĉ/o UV
*kapuĉo
- 1.
Kapvesto,
kufo, alkudrita al mantelo:
apud ŝi staris homo, kovrita de granda funebra mantelo, kies kapuĉo estis
tirita antaŭen super lia kapo
[1];
ili forpuŝis de l' vizaĝo la kapuĉojn
[2];
originala mantelo kun punca kapuĉo
Marta
;
kapuĉo monaĥon ne faras
PrV
(ne juĝu laŭ ekstero).
- 2.
-
Ŝirma kovrilo etendebla kaj refaldebla.
- a)
Surmetebla kaj detirebla kovrilo de
aŭto, kiu fiksitan tegmenton ne havas:
iuj parkis sian rikiŝon en ombra loko, starigis
kapuĉon kaj dormetis sur la sidloko
[3].
- b)
Ambaŭflanka haŭta lobo, kiun iuj serpentoj povas etendi malantaŭ sia kapo:
el la herbaro leviĝis la kapo kaj disvastigita kapuĉo de Nag, la granda nigra
kobro
[4].
- c)
- (figure) [5]
kondomo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 11a
3. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
4. R. Kipling, trad. Don Harlow: Rikki-Tikki-Tavi, [vidita en 2008]
5. W. F. Pilger: Slango kaj Ĵargono, 1996
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 11a
3. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
4. R. Kipling, trad. Don Harlow: Rikki-Tikki-Tavi, [vidita en 2008]
5. W. F. Pilger: Slango kaj Ĵargono, 1996
- angle:
- 1. hood, cowl
- beloruse:
- капюшон, каптур, каўпак
- france:
- 1. capuche, capuchon (vêt.) 2.a capuche, capuchon (vêt.) 2.c capote (préservatif), capote anglaise
- germane:
- 1. Kapuze 2.a Verdeck (Cabrio)
- hispane:
- capucha
- hungare:
- 1. csuklya, kapucni
- japane:
- ずきん, フード, 幌 [とばり]
- katalune:
- caputxa 1. capell, caputxa, caputxó ~o monaĥon ne faras: l'hàbit no fa el monjo. 2.c condom
- nederlande:
- 1. capuchon, kap 2.a kap 2.c condoom (fam.)
- pole:
- kaptur, baszłyk ~o monaĥon ne faras: kaptur nie czyni mnicha.
- rumane:
- capotă, glugă
- ruse:
- капюшон
- tibete:
- མགོ་ཤུབས་
- ukraine:
- каптур, капор, ковпачок, верх (екіпажа, автомашини), капот
kapuĉi
(tr)
Kovri per kapuĉo:
„ĉu ni kuru?‟ ŝi proponis, sin
kapuĉante
[6];
li alvenis en Egiptio, ili kapuĉis kaj mankatenis lin kaj kondukis lin al la
kelo de konstruaĵo
[7].
6.
C. Piron: Ĉu li venis
trakosme?, 1980
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Usono inventas la eksterigon de torturo
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Usono inventas la eksterigon de torturo
- beloruse:
- накрываць каптуром
- france:
- s'encapuchonner
- germane:
- eine Kapuze aufsetzen
- hispane:
- encapuchar
- japane:
- 頭巾をかぶせる [ずきんをかぶせる]
- pole:
- kaptur zakładać
- rumane:
- și asume capota
kamenkapuĉo
Tegmenteto en formo de renversita funelo, masonita
super la fajrujo en iuj kamenoj
kaj servanta kiel enirejo al la fumtubo:
en la antikvaj kaj invitaj hejmoj de la alt-aragonaj Pireneoj lante ĝojige
flamis ankoraŭ, sub la protekto de la volba kamenkapuĉo, la ega trunko, kiun
laŭ praaj ritoj oni ekbruligas okaze de la tenere intima festo de la
Kristnasko
[8].
8.
Boletín
n197 (maj 1973)
9. Christopher Meyer-Kretschmer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Juelich-Kamin.jpg
9. Christopher Meyer-Kretschmer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Juelich-Kamin.jpg
- beloruse:
- дымаатводны каўпак
- france:
- hotte (de cheminée)
- germane:
- Rauchsammler
- japane:
- フード, 煙突口 [えんとつこう]
- katalune:
- campana
- pole:
- okap
- rumane:
- streașină
- ukraine:
- ковпак над каміном, витяжний ковпак
administraj notoj
kamen~o:
Mankas verkindiko en fonto.