*kamen/o

*kameno

Parto de ĉambro, kie oni aranĝis por hejtado, kuirado aŭ aliaj celoj, masonitan aŭ metalan aparaton, konsistantan el fajrujo kaj fumtubo: sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono […] en kiu sin trovas bolanta akvo [1]; fajro brulis en lia kameno eĉ en somero [2]; la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita [3]; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno PrV ; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno PrV . VD:forno, kamenkapuĉo, kamentubo, kamentubisto
angle:
fireplace
beloruse:
камін
bretone:
oaled
bulgare:
камина
ĉeĥe:
kamna, krb
ĉine:
壁炉 [bìlú]
france:
cheminée (dans une pièce)
germane:
Kamin
hispane:
chimenea
hungare:
kandalló
japane:
暖炉 [だんろ]
katalune:
xemeneia, llar
nederlande:
schoorsteen (stookplaats)
pole:
kominek, koza (rodzaj kominka)
rumane:
cămin
ruse:
камин
slovake:
kozub, krb
ukraine:
камін, піч, вогнище

administraj notoj