*kvarc/o

*kvarco

MIN Mineralo, dua plej ofta en la terŝelo post feldspato, el silicia oksido kun trinombra kristala strukturo: oni turnas sablon kun akvo kaj la centrifuga forto koncentras sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon [1]; granito estas […] miksaĵo de glimo, feldspato kaj kvarco [2]; modernaj horloĝoj uzas osciladojn de kristala kvarco, kies re[s]onanca frekvenco estas konstanta [3]. TUT:siliko
1. Monato, last: Ora febro en Litovio
2. Vikipedio, Granito
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cecilia Prudkin: Atom-horloĝoj: modernaj temp-mezuriloj
angle:
 quartz
beloruse:
 кварц
france:
 quartz
germane:
 Quarz, Kieselsäure
hungare:
 kvarc
nederlande:
 kwarts
pole:
 kwarc
portugale:
 quartzo
rumane:
 cuarț
ruse:
 кварц
ukraine:
 кварц

vitroida kvarco PIV1 , vitreca kvarco PIV2

MIN Plej pura formo de nature trovita kvarco: homoj konas valorajn ŝtonojn jam dum almenaŭ 7000 jaroj, la unuaj estis ametisto, vitroida kvarco, sukceno, grenato, jado, jaspo, koraloj, lazurito, perloj, serpenteno, smeraldo kaj turkiso [4].

vitroida kvarco
CC BY-SA 2.0  [5]
4. Vikipedio, Gemo
5. Peter Forster, originalo el Flickr: Quartz, Bergkristall: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Quartz,_Bergkristall.jpg
angle:
 vitreous quartz, fused quartz
beloruse:
 горны крышталь
ĉeĥe:
 horský křišťál
germane:
 Bergkristall
hungare:
 hegyikristály
nederlande:
 bergkristal, dragoniet
pole:
 kryształ górski
portugale:
 quartzo vítreo
rumane:
 cristal de stâncă
ruse:
 горный хрусталь
slovake:
 horský krištáľ
ukraine:
 гірський кришталь

administraj notoj

vitroida ~o , vitreca ~o : Mankas verkindiko en fonto.