8laboratori/o Z PV
laboratorio
- Laborejo por fari sciencajn esplorojn, eksperimentojn: tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe, la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete [1]; Bela Julesz, esploristo ĉe Bell-Laboratorioj en Nov-Ĵerzejo, Usono, utiligis parojn da perkomputilaj bildoj kaj specialajn okulvitrojn por decidi ĉu vidiluzioj estiĝas en okuloj aŭ en cerbo [2]; ŝi ne povas labori en la sterilizita atmosfero de laboratorio [3]; li eĉ havis fotogalerion kaj en sia bunkro – fotolaboratorion [4]; fidindaj sciencistoj deklaris, ke la viruso verŝajne kreiĝis en sciencaj laboratorioj „intence aŭ hazarde” rezulte de gena inĝenier[ad]o [5].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj
filinoj
2. Monato, Stereogramoj
3. Monato, Evgeni Georgiev: Strebo al la efika figuro
4. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo
5. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
2. Monato, Stereogramoj
3. Monato, Evgeni Georgiev: Strebo al la efika figuro
4. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo
5. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
- angle:
- laboratory
- beloruse:
- лябараторыя
- france:
- laboratoire
- germane:
- Labor, Laboratorium
- greke:
- εργαστήριο
- hispane:
- laboratorio
- hungare:
- laboratórium
- itale:
- laboratorio
- katalune:
- laboratori
- nederlande:
- laboratorium
- pole:
- laboratorium
- portugale:
- laboratório
- rumane:
- laborator
- ruse:
- лаборатория
- ukraine:
- лабораторія