lagop/o PIV1

lagopo

1.
ZOO Genro el familio fazanedoj (Lagopus), koke grandaj birdoj vivantaj tre norde en Ameriko kaj Eŭrazio, aliloke en altaj montaroj, ofte ĉasataj: ermenoj, leporoj kaj lagopoj ... ŝanĝas siajn kolorojn por adaptiĝi al la laŭsezone ŝanĝiĝanta medio [1].
2.
ZOO[2] Specio de lagopo (Lagopus lagopus): vivas en la erikejo lagoparo, la lagopa societo estas vera spegulo de la homa societo, vivas inter la pikemaj arbustoj lagopoj junaj, lagopoj plenkreskaj, lagopoj kadukiĝantaj suferantaj preskaŭ pro senila demenco [3].

alaska lagopo (Lagopus lagopus alascensis) sur Insulo Kodiak, Alasko
Public domain  [4]
1. Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise , Monato, jaro 2005a, numero 2a, p. 22a
2. Wouter F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
4. David Menke, USFWS Digital Library: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lagopus_lagopus_Alaska_2.jpg
angle:
1. grouse 2. willow ptarmigan, willow grouse
ĉine:
1. 雷鳥 [léiniǎo], 雷鸟 [léiniǎo]
france:
1. lagopède
germane:
1. Schneehuhn 2. Moorschneehuhn
hungare:
1. hófajd
itale:
1. pernice bianca 2. pernice bianca nordica
latinece:
1. Lagopus 2. Lagopus lagopus 2. Lagopus lagopus 2. Lagopus lagopus
nederlande:
1. sneeuwhoen
pole:
1. pardwa 2. pardwa mszarna
svede:
1. ripa 2. dalripa
ukraine:
біла куріпка

monta lagopo

ZOO[5] Specio de lagopo (Lagopus muta).

monta lagopo (Lagopus muta japonica) en somera plumaro sur Monto Tsubakuro, Japanujo
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
rock ptarmigan
ĉine:
岩雷鳥 [yánléiniǎo], 岩雷鸟 [yánléiniǎo]
germane:
Alpenschneehuhn
itale:
pernice bianca comune
latinece:
Lagopus muta Lagopus mutus
pole:
pardwa górska
svede:
fjällripa

skota lagopo

ZOO[7] Subspecio de lagopo (Lagopus lagopus scotica).
germane:
Schottisches Moorschneehuhn
itale:
pernice bianca scozzese
latinece:
Lagopus lagopus scotica
pole:
pardwa szkocka

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
monta ~o: Mankas verkindiko en fonto.