leŭg/o NeoGlo

leŭgo  

Malnova okcidenteŭropa kaj sudamerika mezurunuo de vojlongo, laŭ la lokoj inter 3 kaj 6 kilometrojn valora: „dudek mil leŭgoj sub la maroj“ (romano de Julio Vernes); ĝi pluiris tra leŭgo inter du fumantaj fendegaĵoj [1].
1. J. R. R. Tolkien, trad. W. Auld: La Mastro de l'Ringoj, 3, La reveno de la Reĝo, ĉapitro 3a
angle:
league (unit of distance)
beloruse:
лье (адзінка вымярэньня), ліга (адзінка вымярэньня)
france:
lieue
germane:
Leuge
hispane:
legua
hungare:
mérföld
katalune:
llegua
nederlande:
mijl
okcitane:
lèga
pole:
liga (jedn. długości)
portugale:
légua
ruse:
лье, лига (единица длины)

administraj notoj