*li

*li   Vikipedio

1.
Ununombra virseksa triapersona pronomo: li estas knabo, kaj ŝi estas knabino [1]; li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [2].
2.  
Ĝenerala ununombra triapersona pronomo, uzata por diri ĝeneralaĵon pri nespecifa persono de nedifinita sekso: Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [3] (en ĉi tiu frazo „ĉiu“ kaj „li“ aplikiĝas al la „patrino“); la pronomon „li“ ni povas uzi por homo en ĉiu okazo kiam lia sekso estas por ni indiferenta [4]; esperantisto estas nomata ĉiu persono (do persono de ajna sekso), kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas [5]; por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando [6]; se iu telefonos, demandu lian nomon kaj kion li volas („iu“ povas esti persono de ajna sekso); Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi ... ne, mi decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos [7]; se vendos sin al vi via frato, hebreo aŭ hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco [8].
Rim. 1: La pronomo "li" estas fundamente, zamenhofe, tradicie kaj ankoraŭ de multaj personoj uzata por paroli pri nespecifa persono de nedifinita sekso. Sed ekde la 1970-aj jaroj ĉi tiu uzo kritikiĝis kiel sekse malegala kaj estas pli kaj pli evitata, anstataŭate de "li aŭ ŝi". Iuj opinias tion neperfekta solvo malkonvene longa, kaj ekde la 2010-aj jaroj ĝi estas krome kritikata de kelkaj kiel tro ekskluziva al neduumuloj. Responde al tiaj kritikoj aperis diversaj proponoj por novaj pronomoj, sed la sola tia propono, kiu iom enuziĝis estas "ri".
Rim. 2: La rilato inter „li“ kaj „ŝi“ estas simetria kun la rilato inter „ĝi“ kaj „li“. La pronomo „ĝi“ estas la plej ĝenerala, kaj principe povas rilati al ĉio ajn. La frazo „la pezo de objekto estas proporcia al ĝia maso“ implicas ankaŭ ke „la pezo de ulo estas proporcia al lia maso“. Tamen laŭ la lingva konvencio oni opinias malkonvena apliki „ĝi“ al objekto kies uleco estas konata en la kunteksto, precipe se temas pri konkreta persono. Tute simile, malkonvenas apliki „li“ al ulo kies ineco estas konata.
Rim. 3: En iuj situacioj ankaŭ nedifinita „li“ povas roli, per kontrasto al „ŝi“, kiel pronomo strikte virseksa: ĉiu „li“ havas sian „ŝi“ PrV . Tio similas kontrastigon inter la aĵgenra „nenio“ kaj la ulgenra „neniu“: „vi diris, ke en la ĉambro estis nenio; sed eble tie estis iu?“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §36
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 23
5. Bulonja Deklaracio
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
7. Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:8
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:12
angle:
1. he 2. they, he
beloruse:
ён
bretone:
bulgare:
той
ĉeĥe:
on
ĉine:
他 [tā]
finne:
hän 1. hän (miespuolinen), tuo mies, tuo poika 2. hän
france:
il, lui (placé après le verbe, traduit li-n), le (placé avant le verbe, traduit li-n)
germane:
er 1. er (männliche Person) [vira persono; virgenra objekto] 2. er
greke:
αυτός, εκείνος
hebree:
1. הוא
hispane:
él
hungare:
1. ő (férfi) 2. ő (általában)
ide:
1. ilu, il 2. lu
indonezie:
1. dia (laki-laki) 2. dia
japane:
1. 彼 [かれ], あの男 [あのおとこ]
katalune:
ell
nederlande:
1. hij 2. hij
okcidentfrise:
1. hy 2. hy
pole:
on
portugale:
ele
ruse:
он
svede:
1. han 2. hen
tibete:
1. ཁོ་ 2. ཁོང་
tokipone:
ona, pi mije ni 1. ona, mije ni 2. ona
volapuke:
1. om 2. on

*lia Vikipedio

1.
Posedata de li1, rilata al li1: sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn [9].
2.  
Posedata de li2, rilata al li2: la homon kreis lia kulturo [10].
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §18.
10. W. Auld: Kulturo kaj Internacia Lingvo, Fonto, 1986, ĉap. 1a, p. 9a
angle:
1. his 2. their, his
beloruse:
яго
bretone:
e (dezhañ)
ĉine:
1. 他的 [tāde]
finne:
1. hänen ... -nsa, -nsä
france:
son, sa
germane:
sein
greke:
του
hebree:
1. שלו
hungare:
1. övé, ő...-a
ide:
1. ilua 2. lua
indonezie:
miliknya 1. miliknya (laki-laki)
japane:
1. 彼の [かれの]
katalune:
el seu, son
nederlande:
1. zijn 2. zijn
okcidentfrise:
1. syn 2. syn
pole:
jego
portugale:
seu, dele (ê)
ruse:
его
svede:
1. hans 2. hens
tokipone:
2. ona
volapuke:
1. omik, oma 2. onik, ona

administraj notoj