ri

ri  

(neoficiala pronomo)
GRA Ununombra sekse neŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la koncernulo identiĝas kiel neduuma: raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci rin [1]; amu rin kaj min, amu nin [2]; ri estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam renkontis [3]; en la bela domo ri ne pentras plu [4]; kial gravas, kiu ri estas? [5]. SIN:li2
Rim.: En 1979 la pronomo „ri“ estis unuafoje proponita [6] kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto [7] . Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG [8] ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.
1. Edmund Grimley Evans: J-riismo, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2018, numero 985a
2. Guillaume Armide: Amu rin, albumo "Nenifar'", SoundCloud, 2015-07-01
3. Rolando Bonkorpa: Fiinsulo, Beletra Almanako 21, 2014
4. La Perdita Generacio: Maldormemo mia, albumo "Eksenlime", 2006
5. Leland Bryant Ross: Pri Sennaciistaj postulatoj, soc.culture.esperanto, 1997-08-28
6. Ole Hagemann: Sekso kaj Egaleco, Egaleco kaj la Internacia Lingvo, 1979-10
7. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Pronouns, 1993
8. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
angle:
they (singular)
armene:
նա
baŝkire:
ул
bengale:
সে
fiĝie:
koya
finne:
hän
gvaranie:
ha'e
hungare:
ő
ide:
lu
indonezie:
dia, ia, beliau
jorube:
oun
kartvele:
ის, იგი
keĉue:
pay
kurde:
ew
lingale:
maorie:
ia
perse:
او
svahile:
yeye
svede:
hen
taĝike:
ӯ
taje:
เขา
tatare:
ул
tokipone:
ona
turke:
o
turkmene:
ol
ujgure:
ئۇ
volapuke:
on

ria  

GRA Posedata de ri, rilata al ri: Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj [9]; aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn [10]; riaj proponoj temis pri interageco [11]; ĉu la uzo de prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton [12]. SIN:lia2
9. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
10. El kulturo de perforto al kulturo de konsento, Egalecen, 2014-11-18
11. Mark Rison: Kio estas "multimedia" en Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1997-12-03
12. Sebastiano Hartviga: tolerado, kulturoj, lingva komparo, soc.culture.esperanto, 1997-05-13
angle:
their (singular)
finne:
hänen
hispane:
su
hungare:
-a, -e, -ja, -je
ide:
lua
kimre:
ei
svahile:
-ake
svede:
hens
tokipone:
ona
volapuke:
onik, ona

riismo

ESP Uzado de la pronomo „ri“: riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj [13]; en Esperanto, riismo povas helpi tiun celon [14]; la plej radikala propono, "riismo", estas fakte la plej laŭa al la fundamento, ĉar ĝi simple enkondukas tute novan vorton ne tuŝante la ekzistantan lingvaĵon [15]; laŭ mi, riismo ne malobeas la spiriton de la Fundamento [16].
13. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
14. Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto, Egalecen, 2014-08-04
15. Marko Rauhamaa: Re: "ghi" kaj "tiu" - konkludo, soc.culture.esperanto, 2001-07-09
16. Konrad Hinsen: Cxu indas diskutadi pri riismo?, soc.culture.esperanto, 1994-02-01

administraj notoj