likopodi/o Z

likopodio

BOT
1.
Genro el familio likopodiacoj (Lycopodium), sporoplanto kun skvamaj aŭ pinglaj folietoj: plektosteleo […] konsistas [el] centre nedividita konduka histaro, kiu jam havas kelkajn [apartajn] ksilem- kaj floempartojn, ĝi estas la plej ofta tipo ĉe likopodioj (Lycopodium) [1].

Klaba likopodio (Lycopodium clavatum), Germanujo
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
BOT Iu el likopodioj: permia flaŭro ege dependis de la klimato kaj ĝiaj ŝanĝoj, en la norda parto de la mondo kreskis ankoraŭ arbaj likopodioj kaj aliaj plantoj oftaj dum la karbonio [3].
beloruse:
 дзераза
bulgare:
 плавун
germane:
 Bärlapp
katalune:
 licopodi
latinece:
Lycopodium
nederlande:
 wolfsklauw
pole:
 widłak
portugale:
 licopodiácea
rumane:
 cornișor
ruse:
 плаун, ликоподий
ukraine:
 плаун, п’ядич

likopodioj

BOT Klaso (Lycopodiopsida) el likopodioplantoj.
germane:
 Bärlappe
latinece:
Lycopodiopsida
pole:
 widłakowate
rumane:
 licopodiacee

likopodioplantoj

BOT Subdivizio de la vaskulaj plantoj (Lycopodiophytina).
angle:
 club-mosses
katalune:
 licopodiofitins
latinece:
Lycopodiophytina
pole:
 widłaki
rumane:
 ferigă
ruse:
 плауновидные, плаунообразные

likopodia pulvoro

Pulvoro flaveta, kiun entenas la sporujoj de la likopodio kaj uzata en farmacio kaj de fajroartistoj: oni prenas nun la flamon de likopodio, — teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako [4].
germane:
 Bärlappsporen, Lycopodiumpulver
katalune:
 espores de licopodi
pole:
 zarodniki likopodium
rumane:
 sporii de licopodiu
ruse:
 ликоподий (споры плауна)

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~oj: Mankas dua fontindiko.
~oplantoj : Mankas dua fontindiko.