*link/o

*linko

ZOO Rabobesto, kun hartufoj ĉe la oreloj kaj nigra vostopinto, vivante en la norda duonsfero; genro (Lynx) el familio felisedoj kun kvar vivantaj specioj: la etuloj rigardis linkon kaj vulpon kiel siajn gardhundojn [1]; nenio danĝera estis videbla, neniu urso, lupo, linko aŭ alia malamiko [2]; por sekvi ilian migradon oni markas la linkojn antaŭ ilia eliro al sia natura hejmo per specialaj dissendiloj [3].

linko (Lynx lynx), Madrida Bestoĝardeno, Hispanujo
CC BY-SA 3.0  [4]
1. Selma Lagerlöf, trad. Stellan Engholm: Gösta Berling, ĉapitro 35a
2. Astrid Lindgren, trad. Runo Stridell: Ronjo, rabista filino, ĉapitro 8a
3. Monato, last: Pereon de specioj malhelpas homoj
4. Carlos Delgado, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lynx_lynx_-_03.jpg
angle:
lynx
beloruse:
рысь
bulgare:
рис
ĉeĥe:
rys
ĉine:
猞猁 [shēlì], 唡 [liǎng], 啢 [liǎng], 猞 [shē]
france:
lynx
germane:
Luchs
greke:
λύγξ
hispane:
lince
hungare:
hiúz
latinece:
Lynx
nederlande:
lynx, los (lynx)
perse:
سیاهگوش
pole:
ryś
portugale:
lince
rumane:
râs (animal)
ruse:
рысь
slovake:
rys

Linko [5] (Lyn)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Lynx).
5. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Lynx
beloruse:
Рысь
bulgare:
Рис (съзвездие)
ĉeĥe:
rys
ĉine:
天猫座 [Tiānmāozuò], 天貓座 [Tiānmāozuò]
france:
Lynx (constellation)
germane:
Luchs
hispane:
Lince
japane:
オオヤマネコ
latinece:
Lynx
nederlande:
Lynx (sterrenbeeld)
perse:
سیاهگوش
pole:
Ryś (gwiazdozbiór)
rumane:
Linxul (constelație)
slovake:
rys
ukraine:
рись

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
L~o : Mankas dua fontindiko.