livid/o PIV1

livido  

MED Viole bluaj haŭtaj makuloj pro perturbo de la sangocirkulado: eĉ se mi volus forgesi pri la vergoj ricevitaj ..., ilin memorigus al mi la lividoj ... sur miaj ripoj [1] VD:sangumo, eĥimozo
france:
livédo, livedo, marbrure
hungare:
livedo (kékesvörös bőrfolt)
pole:
martwica skóry, siniak
rumane:
necroza pielii, vânătaie
ruse:
ливедо, синюшность

livida

Pale blua aŭ violkolora, simile al livido.
ĉeĥe:
lividní
france:
livide
hungare:
szederjes, kékesvörös
nederlande:
lijkbleek, vaal
pole:
bladoniebieski, purpurowy
rumane:
albastru pal, purpuriu
ruse:
синюшный, мертвенно-синий
slovake:
lividný

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.