*7London/o

*Londono

GEOG Ĉefurbo kaj plej grava urbo de Britujo (0˚04'W, 51˚30'N): post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon FK ; la plej valoraj perloj […] estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo [1]; ĉu vi veturas Londonon? FdO ; estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! ‐ estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo [2].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
London
beloruse:
Лондан
bretone:
Londrez
bulgare:
Лондон
ĉeĥe:
Londýn
ĉine:
伦敦 [Lúndūn], 倫敦 [Lúndūn]
france:
Londres
germane:
London
hispane:
Londres
hungare:
London
japane:
ロンドン [ろんどん]
latine:
Londinium
nederlande:
Londen
pole:
Londyn
portugale:
Londres
ruse:
Лондон
slovake:
Londýn
ukraine:
Лондон

londona

Rilata al Londono: la ĉefa londona flughaveno [3]; Londona Lernejo de Ekonomika kaj Politika Sciencoj [4]; la Londona Naturhistoria Muzeo [5]; la londona vaksfigura muzeo de Madame Tussaud [6]; EKON Londona Akciborso.
angle:
~a Akciborso: London Stock Exchange, LSE, Lombard street.
beloruse:
лёнданскі ~a Akciborso: Лёнданская фондавая біржа.
bretone:
~a Akciborso: yalc'h Londrez.
france:
~a Akciborso: bourse de Londres.
germane:
~a Akciborso: Londoner Aktienbörse, Londoner Effektenbörse.
hispane:
londinense, de Londres ~a Akciborso: Bolsa de Valores de Londres.
hungare:
~a Akciborso: Londoni Értéktőzsde, LSE.
japane:
ロンドンの [ろんどんの]
nederlande:
~a Akciborso: Londense beurs.
pole:
~a Akciborso: Giełda Londyńska.
ruse:
~a Akciborso: Лондонская фондовая биржа.

administraj notoj