longan/o NePiv

longano   Vikipedio

KUI Frukto de longanarbo, malgranda ovoforma drupo roz- aŭ purpurkolora kun blanka, suka karno: longane granda perlo [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 92a, volumo 3a, p. 178a
ĉeĥe:
longan
france:
longane
germane:
Linkang-Früchte
hungare:
longan
pole:
longan, żyźnica
rumane:
longan
slovake:
longan

longanarbo, longanujo

BOT Orientazia kaj oceania arbo (Dimocarpus longan) kun manĝeblaj fruktoj: malantaŭ la lernejo fluis rivereto, sur kies bordoj kreskis longan-arboj [2].
2. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
france:
longanier
germane:
Linkang-Baum
hungare:
longanfa
latinece:
Dimocarpus longan
pole:
longan
portugale:
longana
rumane:
longan

administraj notoj