1magnetism/o

magnetismo Vikipedio

1.  
ELE Tuto de la fenomenoj koncernantaj magnetojn kaj moviĝantajn elektrajn ŝargojn: la feromagnetismo de kelkaj metaloj, precipe fero, sed ankaŭ nikelo kaj kobalto [1]; Maxwell formulis la ekvaciojn, kiuj priskribas la interefikon de elektra ŝargo kaj magnetismo [2]; la magneta dupoluso estas la plej elementa formo en kiu povas okazi magnetismo [3].
2.
FIZ Fako de la fiziko studanta tiujn fenomenojn.
angle:
magnetism
beloruse:
магнэтызм
france:
magnétisme
germane:
Magnetismus
hispane:
magnetismo
hungare:
mágnesesség
katalune:
magnetisme
nederlande:
magnetisme
pole:
magnetyzm, magnetyczność
portugale:
magnetismo
ruse:
магнетизм

administraj notoj