*ŝarg/i
*ŝargi ↝
(tr)
- 1.
-
Provizi aparaton je konsumaĵo, forto, energio necesa por
ĝia
funkciado:
ŝargi akumulatoron, fotokameron, kondensatoron.
- a)
- Enmeti eksplodaĵon kaj pafaĵon en ian ajn pafilon: la ĉasisto […] deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis [1]; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [2]; li propramane finis ŝargi la kanonon [3].
- b)
Provizi elektran fonton, ekz. akumulatoron: la uzo de reŝargeblaj piloj estus eĉ pli bona, ol la reportado de malplenaj ekzempleroj (al la vendejo) [4]; ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon [5]; malŝargiĝinta baterio [6]; pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo [7].
- c) ↝
Provizi koncernan parton de komputila memoro je datumo necesa (programo, tiparo, valoro de variablo) por plua komputado.
- 2. ↝
- (arkaismo) Provizi per, ofte peza, transportaĵo; ŝarĝi: (figure) li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon [8].
Rim.:
La ĝenerala regmodelo de la verbo estas kiel tiu de
„plenigi“:
ŝargi pafilon per kuglo.
Tamen laŭ la angla modelo komputikistoj ofte uzas ŝargi
simile
al legi:
ŝargi programon en la ĉefmemoron,
ŝargebla tiparo
(kio estas same stranga kiel „ŝargebla kuglo“).
Aliflanke, „ŝargi per“ ŝajnas enkonduki ilon por
ŝargado; tial
ŝargi ion je io per ŝargilo
estas preferinda.
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. Monato, Paŭl Peeraerts: Belgio pintas
5. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ― ĉu revolucio aŭ evolucio?
6. Monato, Walter Klag: Elektro elektita
7. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. Monato, Paŭl Peeraerts: Belgio pintas
5. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ― ĉu revolucio aŭ evolucio?
6. Monato, Walter Klag: Elektro elektita
7. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
- angle:
- to charge, to load 1.a to load 1.c to load
- beloruse:
- 1. зараджаць 1.a зараджаць 1.c загружаць (нешта ў кампутарную памяць)
- bulgare:
- зареждам
- france:
- charger
- germane:
- laden 1. bestücken, 2. beladen 1.a 1.b aufladen (mit Strom) 1.c einlesen, ein Programm laden,
- hispane:
- cargar 1.a cargar (un arma) 1.c cargar
- hungare:
- 1. feltölt (pl. akkut) 1.a megtölt (pl. puskát) 1.c beölt (pl. programot)
- itale:
- caricare
- katalune:
- carregar
- nederlande:
- laden
- portugale:
- carregar
- ruse:
- 1. заряжать 1.a заряжать 1.c загружать
ŝargo ↝
- 1. ↝
- Eksplodaĵo kaj pafaĵo enmetebla en ian ajn pafilon.
- 2.
- Forto aŭ io necesa por funkciigi aparaton: ŝargo de akumulatoro, de fotokamero.
- 3. ↝
- a) ↝
-
Ĉia korpo, kiu pasante en
elektra kampo, devias de
sia antaŭa trajektorio:
ŝargo estas korpo, kies nombro de elektronoj malsamas
kun la nombro de protonoj.
Rim.: Por ĉi tiu senco oni diras ankaŭ „ŝargita korpo“.
- b) ↝
-
Fizika grando,
esprimanta la
direkton kaj intenson de devio de ŝargo 3.a
en elektra kampo kaj ankaŭ la produton de
kurentintenso per la tempo, dum
kiu pasis la koncerna kurento:
la dimensioj de ŝargo estas
M0L0T1I1;
protonoj havas pozitivan elektran ŝargon kaj ke elektronoj havas negativan elektran ŝargon
[9];
ŝargo de kondensatoro;
la grandega negativa ŝargo de la kvazaro
[10].
elektrokvanto.
kulombo.
- 4. ↝
- (arkaismo) Provizaĵo, peza transportaĵo; ŝarĝo: „vi donu al mi la pecon“ ― „tre volonte,“ diris Joĉjo, „sed mi avertas vin, ke vi treniĝos kun la ŝargo“ [11].
9.
Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
10. Monato, Henry Broadbent: Flankeniro al la ruĝo
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
10. Monato, Henry Broadbent: Flankeniro al la ruĝo
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
- angle:
- 1. load, charge 2. charge 3. charge
- beloruse:
- зарад
- france:
- charge
- germane:
- Ladung 1. Ladung (Munition)
- hispane:
- carga
- hungare:
- töltés 1. töltény
- itale:
- carica
- katalune:
- càrrega
- nederlande:
- lading
- portugale:
- carga
- ruse:
- заряд
ŝargilo ↝
- 1.
Ujo, bendo aŭ plato kiu provizas la maŝinon per aĵo(j) por plenumo: seskugla ŝargilo: oni plenigas la ercojn kaj almiksaĵojn (fand-ingrediencojn) per oblikva lifto, liftĉaro tra funelforma ŝargilo, duobla kluzosistemo en la fonoŝakton [12]; per uzado de „rapidŝargilo“ […] oni enmetas la ses kartoĉojn en la cilindron samtempe, ne unudue [13].
- 2.
Ilo por provizi elektran fonton per elektro: [la] panersuĉilo […] funkcias per reŝargebla akumulatoro, se oni remetas ĝin post uzado sur la ŝargilo[n] ĝi ĉiam estas uzopreta [14].
- 3. ↝
Operaciuma programo por legi programpecojn (la ŝargomodulojn) en la ĉefmemoron por plenumo.
- angle:
- loader
- beloruse:
- загрузчык
- bulgare:
- 3. зареждаща програма
- france:
- chargeur
- germane:
- 1. Magazin, Laderampe, Lader 2. Ladegerät, Ladeschale 3. Loader (Programm), Scheduler (Betriebssystem)
- hispane:
- cargador
- hungare:
- betöltő
- itale:
- 1. caricatore 3. loader
- katalune:
- carregador
- ruse:
- загрузчик