*leg/i PV

*legi

(tr)
1.
Sekvi per okuloj skribitan tekston kaj ĝin diri voĉe aŭ mense: legi leteron, libron, manuskripton, hieroglifojn; infano lernanta legi; sciantaj skribi kaj legi [1]; la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn DL ; ni legas en gazetoj, ke...; la lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega [2]; tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof VivZam ; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn FK ; (figure) legi per la fingroj (pri blinduloj).
2.
(figure) Trovi sencon de io laŭ ĝia ekstera aspekto.
a)
Diveni ies penson laŭ la ŝajno: en lia fizionomio oni legis seriozecon [3]; legi la kuraĝon sur ies vizaĝo. VD:deĉifri, konjekti, perfidi.
b)
Trovi en iaj aperaĵoj antaŭsignojn: mi legis el la ostoj, ke ĉio glatos [4].
3.
KOMP Kopii datumon el malpli alta (periferia) nivelo de la memorhierarkio al pli alta (pli proksimen al la ĉefprocesoro): legi dosierujon el periferia memoro en la ĉefmemoron; legi la valoron de nombrilo en la aritmetikilon. SIN:ŝargiANT:skribi
4.
KOMP Igi komputilon prezenti internan datumon en formo facile perceptebla de homo (home legebla): mi ne sukcesis legi vian sondosieron; la nuna Kindlo ne povas legi EPUB-dosieron, eĉ ne per la konvertoservo [5]; ĉiuj poŝlegiloj povas legi PDF-dosierojn, sed fojfoje kun mankoj [6].
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
4. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
5. Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, Monato, 2011/03, p. 5
6. Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, Monato, 2010/04, p. 2
afrikanse:
lees
albane:
lexoj
amhare:
አንብብ
angle:
to read, play (a record)
arabe:
قرأ
armene:
կարդալ
azerbajĝane:
oxumaq
beloruse:
чытаць 4. прайграваць, узнаўляць
bengale:
পড়া
birme:
ဖတ်
bosne:
čitati
bretone:
lenn
bulgare:
чета, прочета
ĉeĥe:
číst, přečíst
ĉine:
閱覽 [yuèlǎn], 阅览 [yuèlǎn], 閱 [yuè], 阅 [yuè], 閱讀 [yuèdú], 阅读 [yuèdú], 念书 [niànshū], 念書 [niànshū], 看书 [kànshū], 看書 [kànshū]
dane:
læse
estone:
lugema
eŭske:
irakurri
filipine:
basahin
france:
lire
galege:
ler
germane:
lesen
greke:
διαβάζω
guĝarate:
વાંચો
haitie:
li
haŭse:
karanta
hinde:
पढ़ा
hispane:
leer
hungare:
olvas
igbe:
na-agụ
indonezie:
membaca
irlande:
léamh
islande:
lesa
itale:
leggere
japane:
読む [よむ]
jave:
maca
jide:
לייענען
jorube:
ka
kanare:
ಓದಲು
kartvele:
წაკითხული
kazaĥe:
оқу
kimre:
darllen
kirgize:
окуу
kmere:
អាន
koree:
읽기
korsike:
leghje
kose:
funda
kroate:
pročitati
kurde:
xwendin
latine:
lego
latve:
lasīt
laŭe:
ອ່ານ
litove:
skaityti
makedone:
чита
malagase:
vakio
malaje:
membaca
malajalame:
വായിക്കുക
malte:
aqra
maorie:
tai’o
marate:
वाचा
monge:
nyeem
mongole:
уншсан
nederlande:
lezen
nepale:
पढ्न
njanĝe:
kuwerenga
okcidentfrise:
lêze
panĝabe:
ਨੂੰ ਪੜ੍ਹ
paŝtue:
پاتې برخه
pole:
czytać
portugale:
ler 4. abrir
ruande:
soma
rumane:
citi
ruse:
читать 4. проиграть (звукозапись и т.п.), воспроизвести
samoe:
faitau
sinde:
پڙهڻ
sinhale:
කියවන්න
skotgaele:
leughadh
slovake:
čítať
slovene:
preberite
somale:
akhriyi
ŝone:
verenga
sote:
bala
sunde:
maca
svahile:
kusoma
taĝike:
хондан
taje:
อ่าน
tamile:
படிக்க
tatare:
укыгыз
telugue:
చదవడానికి
tibete:
ཀློག་
tokipone:
lukin
ukraine:
читати
urdue:
پڑھیں
uzbeke:
o’qish
vjetname:
đọc
volapuke:
liladön
zulue:
funda

lego

1.
Tio kio estas legata: li devas tuj post lego de la skribo […] la alportintojn de l’ dirita skribo mortigi plej rapide Hamlet ; nur post lego de la verko en Esperanto, mi vagis reten trovi anglan originalon [7]; TEK registri la legojn de la sentiloj.
2.
Interpreto de teksta fragmento en manuskripto aŭ redakcio: en la unua lego (versio2, eldono) estis interkonsentita de ĉiuj la larĝa plimulto de la artikolaro [8]; ĉi tie la papiruso liveras pli bonan legon PIV1 .
7. Stefan MacGill: Konciza hororo el la dek-naŭa jarcento, Monato, 2004/06, p. 24
8. Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, Monato, 2006/02, p. 10
angle:
reading
beloruse:
чытаньне
bretone:
lennadenn
ĉeĥe:
čtení (činnost)
ĉine:
2. 閱讀技術 [yuèdújìshù], 阅读技术 [yuèdújìshù], 閱讀方式 [yuèdúfāngshì], 阅读方式 [yuèdúfāngshì], 閱讀 [yuèdú], 阅读 [yuèdú]
france:
1. lecture 2. leçon (philologique)
germane:
1. Lesestück 2. Leseart
hispane:
lectura
hungare:
1. olvasmány ~oj: mérési adat. 2. olvasat
indonezie:
1. bacaan, pembacaan, kuliah 2. interpretasi, tafsiran
itale:
lettura
japane:
読み [よみ], 読み取り [よみとり]
nederlande:
1. lezen 2. leesbaarheid
pole:
odczyt
rumane:
lectura
ruse:
чтение ~oj: показания (приборов).
slovake:
čítanie (činnosť)
ukraine:
читання

legaĵo

Io por legi: letero, libro, gazeto ktp.: legaĵo en ĵurnalo atentigis lin VivZam ; ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm'ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin […] kiel simplan, facilan legaĵon [9]; la anonco promesas plurtavolan legaĵon, kiun oni povas malĉifri diversmaniere [10]; specimenaj legaĵoj kaj eltiraĵoj el la literaturo [11].
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
10. Anna kaj Mati Pentus: Vagadoj urbaj kaj mensaj, Monato, 2011/04, p. 21
11. Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, Monato, 2014/04, p. 16
angle:
text
beloruse:
тэкст, чытанка
ĉine:
案文 [ànwén]
germane:
Text
hispane:
texto, escrito
indonezie:
bacaan, teks
japane:
読み物 [よみもの]
pole:
czytanka
rumane:
cititor
ukraine:
матеріал для читання

legilo

1.
KOMP Aparato por enigi datumojn en komputilon: strekkoda legilo; legilo de trukartoj; skanilo estas speco de legilo; provu Knoppix […] sufiĉas havi ĝin en la KD-legilo, kiam la komputilo startas [12]; DVD-legilo [13].
2.
KOMP Rimedo por prezenti al homo komputilajn aŭ elektronikajn informon: novaĵlegilo; tiu servilo disponigas la mesaĝojn al la retpoŝtolegilo de la adresito [14]; la ene muntita TTT-legilo ne ĉiam taŭgas por malfermi retpaĝon [15]; la firmao fondiĝis en la jaro 2000 kaj komencis disvastigi sian librolegilon Mobipocket Reader [16]; la poŝlegilo Kindle [17]; esploristoj disdonis al infanoj kun malaltaj lernoatingoj la retlibran legilon Kindle [18]; linuksuloj verŝajne jam posedas Foxit, Evince aŭ alian PDF-legilon [19]. SUP:eligilo
12. E. Grimley Evans: Knoppix, Monato, 2010/05, p. 17
13. Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, Monato, 2003/07, p. 12
14. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
15. Monato, Henriel Fidilalao: Ĉine, ĉu ne?, 2012/12, p. 11
16. Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, Monato, 2010/04, p. 20
17. Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, Monato, 2010/04, p. 20
18. Lenio Marobin: Mortas la libro, vivas la ekrano, Monato, 2012/07, p. 13
19. Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, Monato, 2010/05, p. 18
angle:
reader
beloruse:
1. прылада для чытаньня 2. праграма для чытаньня
bretone:
lennerez (benveg)
ĉeĥe:
snímač, čtecí zařízení
ĉine:
1. 閱讀器 [yuèdúqì], 阅读器 [yuèdúqì]
france:
lecteur (appareil), liseuse (appareil)
germane:
Sprachausgabe 1. Lesegerät
hispane:
1. lector electrónico novaĵ~ilo: agregador (de noticias RSS). TTT-~ilo: navegador (web).
hungare:
1. olvasókészülék 2. olvasó novaĵ~ilo: hírolvasó. TTT-~ilo: böngésző.
indonezie:
pembaca (alat), pemindai
itale:
1. lettore (strumento) 2. lettore (strumento), interprete (comp.) novaĵ~ilo: feed reader, aggregatore (di notizie RSS). TTT-~ilo: browser, navigatore (web).
japane:
読取り装置 [よみとりそうち]
nederlande:
lezer novaĵ~ilo: nieuwslezer. TTT-~ilo: bladeraar.
pole:
czytnik, przeglądarka
rumane:
browser
ruse:
1. устройство чтения 2. программа чтения, читалка, просмотрщик
slovake:
snímač, čítacie zariadenie
ukraine:
зчитувач

antaŭlegi

(tr)
Voĉlegi, por ke aŭdu ĉeestanto: antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj [20]; [la novajn librojn] mi antaŭlegos al vi [21]; ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti [22].
angle:
pronounce
beloruse:
чытаць
france:
lire (à un auditoire), prononcer (un discours)
germane:
vorlesen
hispane:
leer (en voz alta), pronunciar (un discurso)
hungare:
felolvas
indonezie:
mengumumkan
itale:
leggere (a voce alta), pronunciare (un discorso)
pole:
czytać na głos/publicznie
rumane:
citeste cu voce tare, citit în public
ukraine:
читати (перед ким-н.)

tralegi

(tr)
Legi de la komenco ĝis la fino: ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation [23]; kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn [24]; ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon [25]; jen mi tralegos al vi leteron, kiun mi ricevis [26]; mi tre dankas ilin kaj tute aparte la plej akrevidan erarĉasiston, s-ron Edmund Grimley Evans, kiu tralegis la tutan tekston [27].
23. Zamenhof: Antaŭparolo al la unua eldono de la Fundamenta Krestomatio
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:7
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:8
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
27. H. Laine: Teknikaj notoj pri prezentado de „Proverbaro Esperanta“
angle:
to read through
beloruse:
прачытаць
bretone:
lenn penn-da-benn
ĉeĥe:
pročíst, přečíst
ĉine:
[yuè], 阅 [yuè], 通讀 [tōngdú], 通读 [tōngdú], 从头到尾看一遍 [cóngtóudàowěikànyībiàn], 從頭到尾看一遍 [cóngtóudàowěikànyībiàn], 连读 [liándú], 連讀 [liándú]
france:
lire d'un bout à l'autre
germane:
durchlesen
hispane:
leer de principio a fin, leer de cabo a rabo, leer de cabo a cabo
hungare:
végigolvas
indonezie:
membaca dgn cermat, membaca scr menyeluruh
japane:
通読する [つうどくする], 読み通す [よみとおす]
nederlande:
doorlezen
pole:
przeczytać, czytać od deski do deski (pot.)
rumane:
lectura, citiți din copertă în copertă
ruse:
прочитать
slovake:
prečítať
ukraine:
прочитувати

finlegi

(tr)
Legi ĝis la fino, fini la legadon: la 13-jara filino devigite finlegis ĝin, la 10-jara rezignis post paĝo 5 [28]; post la eklego oni pensas: „ho, kiom interesa temo!“, sed jam meze oni verŝajne trafoliumas la reston, sen esperi finlegi [29]; finlege oni postlasiĝas plurfacete enpensiĝinta [30].
28. Guido van Damme: Pli interese estas kreskigi kukurbojn, Monato, 2004/05, p. 23
29. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
30. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
angle:
to read to the end
beloruse:
дачытаць
ĉeĥe:
dočíst
france:
finir de lire
germane:
auslesen, zu Ende lesen
hispane:
terminar de leer, finalizar la lectura
hungare:
elolvas
indonezie:
membaca dr awal sampai akhir, membaca hingga selesai
itale:
finire di leggere, terminare (un libro)
japane:
読み終える [よみおえる]
nederlande:
uitlezen
pole:
doczytać, przeczytać
rumane:
descifra
ruse:
дочитать
slovake:
dočítať

laŭtlegi

(tr)
1.
Laŭte voĉlegi: kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo [31].
Rim.: Ĉi tiu uzo estas unika en Biblio, dum „voĉlegi“ estas ofta kaj kutima ĉe Zamenhof. Se oni volas indiki laŭtecon, pli bonstila estus „laŭte voĉlegi“. [Sergio Pokrovskij]
2.
(evitinde) Voĉlegi: trejnu vin pri laŭtlegado de numeraloj [32]; la libreto taŭgas por sufiĉe junaj infanoj por laŭtlegi kaj por iom pli aĝaj, kiuj jam bone memstare legas [33].
Rim.: Tiu uzo estas evitinda, ĉar voĉlegado povas esti laŭta aŭ mallaŭta ‐ laŭteco ne estas trafa karakterizilo. Tial Zamenhof klare preferas la vorton „voĉlegi“. [Sergio Pokrovskij]
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 24:7
32. R. Pyhälä: Lernolibroj de Lars Forsman, El IPR 2002:2
33. Karlijn van Damme: Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo, Monato, 2007/05, p. 21
angle:
to read aloud (sufficiently loudly)
beloruse:
1. чытаць гучна
ĉine:
呫哔 [tièbì], 呫嗶 [tièbì], 呫毕 [tièbì], 呫畢 [tièbì], 朗讀 [lǎngdú], 朗读 [lǎngdú], 誦 [sòng], 诵 [sòng], 誦讀 [sòngdú], 诵读 [sòngdú], 讀 [dú], 读 [dú]
hispane:
leer (en voz alta)
hungare:
1. hangosan olvas
indonezie:
membaca dgn lantang
itale:
leggere (a voce alta)
pole:
czytać na głos
rumane:
citeste cu voce tare
ruse:
1. читать громко
ukraine:
читати вголос

provlegi

(tr)
TIP Legi, por kontroli la taŭgecon kaj la kvaliton de la teksto: se perfekta rezulto estas bezonata, necesas provlegi la tutan tekston [34]; la libreto bone aspektas, enhavas multajn utilajn ilustraĵojn […], estas klare presita kaj zorge provlegita [35]; ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado [36]; dudeko da provlegantoj estis atentege kontrolintaj la tekston, kaj ĉiu litero kaj komo en ĝi estis perfekte lokitaj [37].
34. Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, Monato, 2012/03, p. 12
35. Donald Broadribb: Fakaj studoj diverstemaj, Monato, 2004/02, p. 22
36. Heidi Goes: Ĉarma, originaltema kaj pensiga, Monato, 2010/04, p. 26
37. H. Gorecka, A. Korĵenkov: La Ondo de Esperanto, 2001:2
angle:
to proofread
beloruse:
вычытваць, рабіць карэктуру
ĉine:
校对 [jiàoduì], 校對 [jiàoduì], 参校 [cānjiào], 參校 [cānjiào], 校閱 [jiàoyuè], 校阅 [jiàoyuè], 校 [jiào]
france:
relire (pour corriger)
germane:
redigieren
hispane:
revisar, corregir
hungare:
lektorál
indonezie:
mengoreksi
japane:
試読する [ためよする], 校正する [こうせいする]
nederlande:
proeflezen
pole:
poprawiać, robić korektę
rumane:
corecta, faceți corecții

tutlegi

(malofte) Tralegi, finlegi: ŝi nur sukcesis tutlegi ĝin dum longaj 45 minutoj [38].
angle:
to read from cover to cover
beloruse:
прачытаць (цалкам)
ĉeĥe:
celé přečíst
france:
lire entièrement
germane:
auslesen, ganz durchlesen
hispane:
leer completamente
hungare:
kiolvas
indonezie:
membaca scr keseluruhan
itale:
finire di leggere, terminare (un libro)
nederlande:
uitlezen
pole:
przeczytać, czytać od deski do deski (pot.)
rumane:
lectura, citiți din copertă în copertă
ruse:
прочесть
slovake:
celé prečítať

voĉlegi

(tr)
Legi voĉe, elparolante la legatan: ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis [39]; la vortoj elsaltas de sur la paĝoj, tiel ke oni povas ĝoje ne nur legi sed ankaŭ voĉlegi ilin [40]; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo [41].
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
40. Paul Gubbins: Ekvivas klasikaĵo, Monato, 2000/09, p 24
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 34:30
angle:
to read aloud
beloruse:
чытаць уголас
bretone:
lenn a vouezh uhel
ĉine:
[niàn], 誦讀 [sòngdú], 诵读 [sòngdú], 朗讀 [lǎngdú], 朗读 [lǎngdú], 誦 [sòng], 诵 [sòng], 唸 [niàn], 念 [niàn], 讀 [dú], 读 [dú]
france:
lire à haute voix
germane:
laut lesen, vorlesen
hispane:
leer en voz alta, leer de viva voz
hungare:
felolvas
indonezie:
membaca dgn lantang
itale:
leggere (a voce alta)
japane:
音読する [おんどくする], 朗読する [ろうどくする]
nederlande:
hardop lezen
pole:
czytać na głos
portugale:
ler em voz alta
rumane:
citeste cu voce tare
ruse:
читать вслух
ukraine:
читати вголос

legopova, legipova

TIP Kapabla legi: oni ne uzu la vorton „alfabetigado“ en la ĝenerala senco de legopovigo, ĉar multaj popoloj estas legopovaj sen alfabeta skribsistemo kaj ne deziras „alfabetigon“! [42]; ŝi estas kaj saĝa kaj ĉarma, kaj krome iom legopova [43]; „Semajna Resumo“ elstarigas, ke „legado kaj skribado estas nemalhaveblaj por inkludo de individuo en la legipovan socion“ [44].
42. E. Grimley Evans: Utilega konsultlibro, Monato, 1995/02, p. 20
43. Bakin, trad. Vejdo: La Familio, 1999
44. J. de Paiva Netto : Rasismo – socia kancero, [vidita en 2019]
angle:
literate
beloruse:
пісьменны
ĉine:
認字 [rènzì], 认字 [rènzì]
france:
alphabétisé
germane:
lesefähig
hispane:
capaz de leer y escribir, no analfabeto
indonezie:
melek aksara (adj.), melek huruf (adj.)
itale:
capace di leggere e scrivere, alfabetizzato
pole:
piśmienny
portugale:
alfabetizado (alguém)
rumane:
scris, cu știință de carte
ruse:
грамотный

legopovo, legipovo

Kapablo legi: li multe kuraĝigis legopovon […] [45]; en indiĝenaj komunumoj de meksiko, dulingvaj instruistoj notas, ke lernantoj kiuj komencas la elementan lernejadon en la gepatra lingvo akiras legipovon pli rapide [46].
45. R. Brisebois: John Wesley, Hilelisto, 2003:31
46. A Giridhar RAO: Kial lingvoj gravas - nova libreto, 2008-09-18
angle:
literacy
beloruse:
пісьменнасьць
ĉine:
讀寫能力 [dúxiěnénglì], 读写能力 [dúxiěnénglì]
france:
alphabétisme
germane:
Lesefähigkeit
hispane:
alfabetizado
indonezie:
kemelekaksaraan, kemelekhurufan, literasi
itale:
saper leggere e scrivere, essere alfabetizzato
pole:
alfabetyzm
rumane:
alfabetizare

legopovigo

(malofte) Ago instrui al iu legi (kaj, kutime, ankaŭ skribi): [...] postulis ke oni mobilizu por legopovigo [...] [47].
47. M. Smith, trad. R. Dumain: Sociaj Aspektoj de la Esperanto-movado..., 2003
angle:
teaching of literacy
beloruse:
выкараненьне непісьменнасьці, навучаньне пісьменнасьці
france:
alphabétisation
hispane:
alfabetización
indonezie:
pengajaran literasi
itale:
alfabetizzazione
pole:
alfabetyzacja
portugale:
alfabetização (de alguém)
rumane:
alfabetizare

nelegopova, nelegipova

TIP Kiu ne povas legi, ne konas literojn; analfabeta: la nelegopova popolo […] blinde obeis al lokaj oficistoj kaj bienposedantoj [48]; bezonas ili ne komfortigan brakon, sed platon da manĝaĵo kaj akvimunajn ŝuojn tiel ke ili povas frekventi lernejon; multaj estas nelegipovaj kaj ankaŭ siajn infanojn ne povos sendi al lernejo [49].
48. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
49. E. de Groen: Kiel kaŝi la fraŭdon?, Balkana Verda Stelo, 2017-03-01
angle:
illiterate, analphabet
beloruse:
непісьменны
ĉine:
一丁不識 [yīdīngbùshí], 一丁不识 [yīdīngbùshí], 不識字 [bùshízì], 不识字 [bùshízì]
france:
analphabète, illettré
hispane:
analfabeto, iletrado
indonezie:
buta huruf, buta aksara, tunaaksara, umi
pole:
niepiśmienny
rumane:
analfabet

administraj notoj

tut~i: Mankas verkindiko en fonto.