*voĉ/o UV

*voĉo

1.
Sono de parolo, kanto, krio, farata de aero elblovita el la pulmoj kaj vibrigita de la laringo: paroli per malforta, sonora, raŭka, dolĉa, mallaŭta, trema voĉo; aŭdigi sian voĉon [1] [2] [3] [4]; voku per plena voĉo [5]; elokventa voĉo; mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj [6]; obei ies voĉon [7] [8] [9]; laŭtigi sian voĉon favore al iu; se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo [10]; kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li [11]; (figure) la voĉo de la prudento, konscienco; (figure) la voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero [12]; (figure) obeante la voĉon de indiferenta egoismo EE ; harmonia, basa voĉo; (figure) per la malakra voĉo de l' violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj.
2.
Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere pripensi sian voĉon [13]; la homoj diskutis al kiu politika forto ili donu sian voĉon [14]; esti elektita per 90 voĉoj kontraŭ 10; via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj [15]; havi la ĉefan voĉon (tono) PrV ; en okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon [16]; (figure) infano kaj fiŝoj voĉon ne havas Prv (pri iu, kiu ne rajtas diskuti). VD:unuvoĉa
3.
GRA Konjugacia formo montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, pasiva voĉo.
4.
MUZ Registro, parto propra al instrumento aŭ voĉregistro en komponaĵo: en murmuro monotona de la voĉo saksofona [17]; kvarvoĉa kanto; la soprana voĉo estas tipe uzata por la ina protagonisto de la opero, ekde la lasta duono de la 18-a jarcento [18].
afrikanse:
stem
albane:
amhare:
ድምፅ
angle:
voice 2. vote
arabe:
صوت
armene:
ձայն
azerbajĝane:
səs
beloruse:
1. голас 2. голас 3. стан (лінгв.) 4. голас
bengale:
ভয়েস
birme:
အသံ
bosne:
glas
ĉeĥe:
hlas
ĉine:
[sǎng], 嗓門 [sǎngmén], 嗓门 [sǎngmén], 嗓音 [sǎngyīn], 声 [shēng], 聲 [shēng], 声音 [shēngyīn], 聲音 [shēngyīn]
dane:
stemme
estone:
hääl
eŭske:
ahotsa
filipine:
boses
france:
voix
galege:
voz
germane:
1. Rede, Stimme 2. Stimme 3. Zustandsform, Genus verbi 4. Stimmlage
guĝarate:
અવાજ
haitie:
vwa
haŭse:
murya
hebree:
קול
hinde:
आवाज
hispane:
voz
hungare:
1. hang 2. szavazat 3. igenem
igbe:
olu
indonezie:
1. suara 2. suara 3. ragam (gramatikal)
irlande:
guth
islande:
rödd
itale:
1. voce 2. voto 3. voce
japane:
[しょう]
jave:
swara
jide:
קול
jorube:
ohun
kanare:
ಧ್ವನಿ
kartvele:
ხმა
katalune:
veu
kazaĥe:
дауыс
kimre:
llais
kirgize:
үн
kmere:
សំលេង
koree:
음성
korsike:
vuci
kose:
ilizwi
kroate:
glas
kurde:
deng
latine:
vox
latinece:
3. Genus verbi
latve:
balss
laŭe:
ສຽງ
litove:
balsas
makedone:
глас
malagase:
feo
malaje:
suara
malajalame:
ശബ്ദം
malte:
vuċi
maorie:
reo
marate:
आवाज
monge:
suab
mongole:
дуу хоолой
nederlande:
1. stem 2. stem 3. vorm (gramm.)
nepale:
आवाज
njanĝe:
mawu
okcidentfrise:
lûd
panĝabe:
ਦੀ ਆਵਾਜ਼
paŝtue:
غږ
pole:
1. głos 2. głos 3. strona (czasownika)
portugale:
1. voz 2. voto 3. voz
ruande:
ijwi
ruse:
1. голос 2. голос 3. залог (грам.)
samoe:
leo
sinde:
آواز
sinhale:
හඬ
skotgaele:
guth
slovene:
glas
somale:
codka
ŝone:
izwi
sote:
lentsoe la
sunde:
sora
svahile:
sauti
taĝike:
овоз
taje:
เสียง
tamile:
குரல்
tatare:
тавыш
telugue:
వాయిస్
tibete:
འོས་ཤོག་བླུག་པ་
tokipone:
kalama
ukraine:
голос
urdue:
آواز
uzbeke:
ovoz
vjetname:
giọng nói
zulue:
ngezwi

voĉa

1.
Rilata al voĉo: voĉa legado; voĉa promeso; tondravoĉa FK ; voĉa komunikado [19]; iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [20].
2.
FON (Pri parolsono) Rilata al konsonantojn, kies prononcon akompanas vibrado de la voĉkordoj (en Esperanto: b g d v z ĝ ĵ m n l r), kontraste al la senvoĉaj: [ili] tute ne kapablas distingi voĉan „r“ disde senvoĉa „ĥ“ [21].
VD:forta, vasta
19. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
21. Brian Moon: Fantaziaj prononcindikoj (1), Monato, 2000/10, p. 4
angle:
1. vocal 2. voiced
beloruse:
1. галасавы 2. звонкі (гук)
ĉine:
2. 口头 [kǒutóu], 口頭 [kǒutóu]
france:
1. vocal 2. voisé
germane:
1. laut 2. stimmhaft
hebree:
קולי
hispane:
1. vocal, oral, de palabra 2. sonoro
hungare:
1. hangos, szóbeli 2. zöngés
indonezie:
1. lisan, vokal 2. bersuara (fonem)
itale:
1. orale, vocale 2. sonoro (fon.)
japane:
声の [こえの], 口頭の [こうとうの], 有声の [ゆうこえの]
katalune:
1. vocal, de veu 2. sonor (fonol.)
nederlande:
1. mondeling 2. stemhebbend
pole:
1. głosowy 2. dźwięczna
portugale:
1. oral 2. sonora
ruse:
1. голосовой 2. звонкий (фон., о звуке)
ukraine:
голосовий, вокальний, дзвінкий (про приголосний)

voĉe

Uzante sian voĉon: Ciro, reĝo de Persujo […] ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: […] [22]; ripetante la preĝojn, kiujn voĉe diris la sankta Sem [23]; [ŝi] voĉe legis (kun laŭta elparolo, ne silente), kiam la laboro estis finita [24]; laŭtvoĉe [25]. VD:buŝe, laŭte
angle:
out loud, vocally
beloruse:
уголас, голасна, услых
ĉine:
用声音 [yòngshēngyīn], 用聲音 [yòngshēngyīn]
france:
à voix haute
germane:
mündlich, laut
hispane:
oralmente, de viva voz
hungare:
szóban, fennhangon
itale:
oralmente, a voce
japane:
声で [こえで], 声を出して [こえをだして], 口頭で [こうとうで]
katalune:
a viva veu, amb veu alta
nederlande:
mondeling, hardop
pole:
głosem
portugale:
em voz alta
ruse:
вслух, голосом
ukraine:
голосно, уголос

voĉi

1.
Diri per voĉo: „Kvankam kalva krest' vin kronas,“ voĉis mi, „vi ne poltronas“ [26]; „Mi nun memoras“, ŝi bonhumore voĉis. „Mi ĝin vidis el la kartoj.“ [27]; li ŝatis […] nur elvoĉi la internan penson de ĉiuj VivZam ; imagaj, tute ne voĉigitaj, demandoj [28].
2.
(ntr)
Doni sian voĉon2: voĉi tiel, kiel oni trovas la plej utile por nia afero [29]; ĉu ni voĉu sekrete aŭ publike? VD:voĉdono
26. E.A. Poe, tr. Leopoldo H. Knoedt: La korvo
27. Claude Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, ĉap.19ª
28. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, 2011
29. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, en la Nurnberga gazeto „Esperantisto“ dum la unua duonjaro de 1894
angle:
vote
beloruse:
1. казаць уголас 2. галасаваць
ĉine:
投票 [tóupiào], 表决 [biǎojué], 表決 [biǎojué]
france:
2. voter
germane:
abstimmen 1. aussprechen 2. abstimmen, wählen, votieren, Stimme abgeben, Votum abgeben
hispane:
votar
hungare:
szavaz
indonezie:
memilih (dalam pemilu)
itale:
votare
japane:
意見を言う [いけんをいう]
nederlande:
stemmen
pole:
2. głosować
ruse:
1. сказать, возгласить 2. голосовать

brustvoĉo

MuzTerm
MUZ Malpli alta parto de voĉa sonamplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto: en normala brustvoĉo, la gloto plene fermiĝas dum fazo de la vibra ciklo [30].
angle:
chest voice, chest register
beloruse:
грудны голас
france:
voix de poitrine
hungare:
mellhang
indonezie:
suara dada
itale:
voce di petto
katalune:
veu de pit
ruse:
грудной голос, грудной регистр (голоса)
ukraine:
грудний голос

duonvoĉe

Per malforta voĉo, por si mem aŭ por proksima aŭskultanto: ĉio estas mensogo! interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj [31]; Klaro […] levis la kapon kaj duonvoĉe interrompis la patron IK ; diino! ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon Marta .
angle:
in a low voice, under one's breath
beloruse:
напаўголасу
ĉine:
低低切切 [dīdīqièqiè], 低声 [dīshēng], 低聲 [dīshēng], 小声 [xiǎoshēng], 小聲 [xiǎoshēng], 悄声 [qiǎoshēng], 悄聲 [qiǎoshēng], 低声细语 [dīshēngxìyǔ], 低聲細語 [dīshēngxìyǔ]
france:
à mi-voix
hispane:
a media voz
indonezie:
diam-diam (suara)
itale:
sottovoce
japane:
小声で [こごえで]
katalune:
a mitja veu, a sota veu
pole:
półgłosem
ruse:
вполголоса
ukraine:
напівголосно, пошепки

kapvoĉo

MuzTerm
MUZ Pli alta parto de voĉa sonamplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la kapo: falseto […] en pli vasta senco […] oni komprenas kiel la t.n. kapvoĉo, do kiel vira parol- aŭ kantvoĉo plialtigata je oktavo [32].
angle:
head voice, head register
france:
voix de tête
hungare:
fejhang
indonezie:
suara kepala
itale:
voce di testa
katalune:
veu de cap
ruse:
головной голос, головной регистр (голоса)
ukraine:
фальцет

mezvoĉo

MuzTerm
MUZ Mezalta parto de voĉa sonamplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la laringo: baso kaj tenoro ekas per simila kanono en la sekundo, jen kun aldonita mezvoĉo [33].
angle:
middle voice, middle register
france:
voix de gorge
hungare:
középhang
itale:
voce di gola
katalune:
veu de gola
ruse:
центральный регистр (голоса)

plenvoĉe

Per la tuta forto de sia voĉo: eĉ viaj fratoj […] krias post vi plenvoĉe [34]; li […] komencas salti kaj danci en la sunmakulo sur la verda tapiŝo kriante plenvoĉe [35].
beloruse:
голасна, гучна
france:
à pleine voix
itale:
a piena voce, a squarciagola
japane:
声をはりあげて [こえをはりあげて], 声を限りに [こえをかぎりに]
katalune:
a plena veu
pole:
pełnym głosem
ruse:
в полный голос, во весь голос
ukraine:
на повний/весь голос

plurvoĉe

MUZ Tiel, ke malsamajn tonojn sonigas samtempe pluraj voĉoj: la kantojn Kaj Tiel Plu prezentas ĥore (jen unisone, jen plurvoĉe) [36]; ekzistas en ĝi plurvoĉeco per samtempa kantado en trita distanco [37]. VD:polifonio, kontrapunkto
beloruse:
шматгалоса, у некалькі галасоў, поліфанічна
ĉine:
复调 [fùdiào], 復調 [fùdiào]
germane:
polyphon
ukraine:
у кілька голосів, кількома голосами

unuvoĉa, ĉiesvoĉa, ĉiuvoĉa

Akorde eldirita aŭ konsentita de ĉiuj: ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis [38]; unuvoĉe oni decidis postuli […] kiel eble plej grandan tributon [39]; la Bulonja Deklaracio […] unuvoĉe akceptita de la Unua Kongreso [40]; la kasista raporto estis ĉiesvoĉe aprobita [41]; per ĉiuvoĉa akcepto de konvena rezolucio fare de la Pola Parlamento [42]. VD:ĉiukonsenta, unuanima
angle:
unanimous
beloruse:
адзінагалосна, монафанічна
ĉine:
全场一致 [quánchǎngyīzhì], 全場一致 [quánchǎngyīzhì], 满场一致 [mǎnchǎngyīzhì], 滿場一致 [mǎnchǎngyīzhì], 众口一词 [zhòngkǒuyīcí], 眾口一詞 [zhòngkǒuyīcí], 众口同声 [zhòngkǒutóngshēng], 眾口同聲 [zhòngkǒutóngshēng]
france:
unanime
germane:
einstimmig
hungare:
egyhangú
indonezie:
mufakat, sepakat
itale:
all'unanimità
japane:
満場一致の [まんじょういっちの], 全員一致の [ぜんいんいっちの]
katalune:
unànime
pole:
jednogłośny
portugale:
unânime
ruse:
единогласный
svede:
enstämmigt
ukraine:
одноголосий, одноголосний, одноголосний, одностайно схвалений

voĉdono, voĉdonado

POL Esprimo de sia opinio ĉe decido aŭ elekto: tutmonda voĉdono DL ; laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato [43]; oficiala pervoĉdona decido [44]; mi ilin per voĉdono kondamnis [45]; mi voĉdonas por prezenti plendon […] al la plej alta kolegio [46]. VD:voĉi, baloto
43. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
44. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
45. La Nova Testamento, La agoj 26:10
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
angle:
vote
beloruse:
галасаваць
ĉine:
投票 [tóupiào], 表决 [biǎojué], 表決 [biǎojué]
france:
voter
germane:
abstimmen
hebree:
להצביע
hispane:
votar
hungare:
szavaz
indonezie:
memilih (dalam pemilu)
itale:
votare
japane:
投票する [とうひょうする]
katalune:
votar
nederlande:
stemmen
pole:
głosować
portugale:
votar
ruse:
голосовать
ukraine:
голосувати

klarigi la voĉon

Malraŭkigi sian voĉon per tuseto, grako...: tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas […] [47].
47. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
angle:
clear one's throat
beloruse:
прачысьціць глотку
ĉine:
清嗓 [qīngsǎng], 清嗓子 [qīngsǎngzi]
france:
s'éclaircir la voix

senvoĉa

1.
Ne havanta voĉon: Mi aŭdis la harmonikon — stridis Petters kun sia senvoĉa parolo [48]; senvoĉa kato, birdo; la vortoj de la diino mirakle formiĝis en lia interno kaj la senvoĉan parolon li aŭdis ie interne kaj ne tra la aero [49].
2.
FON (Pri parolsono) Rilata al konsonantoj, kies prononcon ne akompanas vibrado de la voĉkordoj (en Esperanto: p k t f s ŝ ĉ c ĥ h), kontraste al la voĉaj: la klasika [t] estas senvoĉa, alveola, eksploda sono [50].
48. Rejtő Jenő, tr. László BALÁZS: Fred la malpura intervenas
49. Palma GRAND: Morto de superstiĉo, Norda Prismo, 57:3.
50. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
angle:
unspoken, voiceless 2. unvoiced
beloruse:
1. безгалосы 2. глухі (гук)
france:
2. sourd, invoisé
germane:
2. stimmlos
japane:
声のでない [こえのでない], 無声の [むせいの]
ruse:
1. безголосый, безгласный 2. глухой (фон., о звуке)
ukraine:
безголосий, німий, онімілий, глухий (про приголосний)

administraj notoj