2balot/i JED
baloti
- 
                           (ntr)
 Plenumi sekretan voĉdonadon pri io per balotilo, kontraste kun aliaj manieroj esprimi sian opinion: baloti por, kontraŭ kandidato; baloti pri la prezidanteco; senpasporta homo […] ne rajtas baloti [1]; la laboristaro devas baloti por la komunistoj Metrop ; Francio balotis la 21an kaj la 28an de marto (franca elekto konsistas el unu aŭ du balotoj, t.e. voĉdonoj) [2]; elektiĝis laŭ proporcia principo 70 parlamentanoj: balotis 56,15 % de la rajtigitaj civitanoj [3].
Rim.:
                           Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (per voĉdonilo) voĉdoni.
                           
                     Rim.:
                           Voĉdono povas okazi sen specialaj formalaĵoj, ekz-e dum
                           kunsido, en kiu ĉiu voĉe esprimu sian opinion.
                           Laŭ la ĉi-supra difino por baloti necesas uzi
                           simbolan sistemon, kiu ebligas kolektadon, kalkulon kaj
                           rekalkulon de eventuale granda nombro da balotoj
                           1. Ĝuste tion respegulas la
                           etimologio de la radiko, kiu devenas de vorto indikanta globeton,
                           uzatan por voĉdonado. Tamen en la praktiko
                           „voĉdoni“ aŭ „elekti“ restas ĉiam uzeblaj
                           anstataŭ „baloti“. Kelkaj eĉ firme opinias, ke la etimologia
                           senco tute perdiĝis, kaj ke „baloti“ estas iom
                           balasta sinonimo de „voĉdoni“ aŭ „elekti“.
                           
                           
                     1.
                           
                           B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 9
2. Monato, Christian Pinard: Vivas kunvivado, 2004
3. Monato, LAST: Litovio: Venkintoj malvenkas
                  2. Monato, Christian Pinard: Vivas kunvivado, 2004
3. Monato, LAST: Litovio: Venkintoj malvenkas
- angle:
- vote
- beloruse:
- галасаваць (бюлетэнем)
- ĉeĥe:
- balotovat, tajně hlasovat
- ĉine:
- 調諧 [tiáoxié]
- france:
- voter, élire
- germane:
- wählen, abstimmen (geheim) wählen, ballottieren, (geheim) abstimmen
- hebree:
- להצביע בבחירות
- hispane:
- votar votar
- hungare:
- szavaz (választáson), megválaszt
- japane:
- 投票する [とうひょうする], 票決する [ひょうけつする]
- nederlande:
- stemmen (stem uitbrengen)
- pole:
- głosować
- ruse:
- голосовать (бюллетенями)
- slovake:
- hlasovať, voliť
- ukraine:
- балотувати, голосувати, вибирати
baloto
- 1.
- 
                              Ago de balotanto (konsiderata laŭ ĝiaj
                              celo kaj rezulto):
                              
                                 via baloto estas senvalora, ĉar vi difektis la
                                 balotilon;
                                 
                              
                                 mian baloton vi certe ne havos!
                                 
                              
                                 per membalotoj, grupaj aŭ specialaj aŭtomataj balotoj oni povas ricevi multajn
                                 balotojn (voĉojn)
                                 [4];
                                 
                              
                                 balote elekti iun.
                                 
                               voĉo voĉo
- 2.
- Tiu momento en la vivo de lando, asocio, komunumo k.s., kiam ĝiaj membroj balotas pri grava demando: parlamenta, estrara baloto; dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo [5]; oni devis plurfoje rekomenci la baloton kaj multaj estis elektitaj aŭ rifuzitaj per unu sola voĉo [6]; A. Kwaśniewski venkis dum la lasta prezidenta balotoPola Radio ; okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara [7].
4.
                           
                           Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Zlatko TIŠLJAR: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, 2001/01
                  5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Zlatko TIŠLJAR: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, 2001/01
- angle:
- 1. vote 2. election
- beloruse:
- 1. голас (выбіральніка) 2. галасаваньне, выбары
- ĉeĥe:
- balotáž, hlasování, volba
- ĉine:
- 1. 投票 [tóupiào] 2. 調律 [diàolü], 投票 [tuópiào]
- france:
- 1. vote (voix), voix 2. élection(s) (moment), scrutin
- germane:
- 1. (geheime) Stimmabgabe, Wählen 2. (geheime) Wahl, (geheime) Abstimmung, Ballotage
- hebree:
- הצבעה בבחירות
- hispane:
- 2. las elecciones (el evento)
- hungare:
- 1. szavazat 2. választás
- japane:
- 投票 [とうひょう], 一票 [いっぴょう]
- pole:
- 1. głosowanie, wybór 2. wybory
- ruse:
- 1. голос (на выборах) 2. выборы, голосование
- slovake:
- hlasovanie, voľba
- ukraine:
- балотування, вибори
balotado
- 1.
- Ago de balotanto (konsiderata kiel plenumo): gravas ne miksi la kandidatojn dum balotado; en kelkaj landoj balotado estas ne nur rajto, sed ankaŭ devigo; en la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en Britio [8]; la novaĵgrupo soc.culture.esperanto, jam ekzistinte de antaŭ 1990, baldaŭ estos oficiala novaĵgrupo de Usenet pro balotado, kies rezulton oni anoncis la 18an de marto [9].
- 2.
- baloto 2: la propono estis akceptita ĉe la lasta balotado PV .
8.
                           
                           W. H. SIMCOCK: Ĉu en
                              Britio?, Monato, 1997/04
9. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, 1997/04
                  9. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, 1997/04
- angle:
- vote, election
- beloruse:
- галасаваньне, выбары
- ĉeĥe:
- hlasování, volba
- france:
- 1. vote (action)
- germane:
- (geheimes) Wählen, (geheimes) Abstimmen, Ballotage
- hebree:
- הצבעה, בחירות
- hispane:
- las elecciones 1. (la acción de) elegir (por votación), elección
- hungare:
- választás
- japane:
- 投票 [とうひょう], 選挙 [せんきょ]
- pole:
- 1. głosowanie, wybór 2. głosowanie, wybory
- rumane:
- 1. vot
- ruse:
- голосование
- slovake:
- hlasovanie, voľba
balotilo
- 
                              Paperpeco, ĵetono, globeto k.s., servanta por montri sian
                              opinion ĉe voĉdonado:
                              
                                 senmateria balotilo (estigita per komputilaj
                                    rimedoj);
                                 
                              
                                 kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la
                                 registaro alimaniere agis
                                 [10].
                                 
                               balotbudo,
                           balotujo. balotbudo,
                           balotujo.
Rim.:
                           Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri voĉdonilo.
                           
                     10.
                           
                           Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj
                              manipulado, Monato, 200101
                  - angle:
- ballot
- beloruse:
- бюлетэнь (выбарчы)
- ĉeĥe:
- hlasovací lístek, hlasovací zařízení
- france:
- ballotte (boule de vote), bulletin (de vote)
- germane:
- Wahlschein, Stimmzettel
- hebree:
- פתק הצבעה
- hispane:
- instrumento de votación, papeleta de votación
- hungare:
- szavazóeszköz
- japane:
- 投票用紙 [とうひょうようし], 小球 [しょうきゅう]
- nederlande:
- stemformulier
- pole:
- głos wyborczy
- ruse:
- избирательный бюллетень, баллотировочный шар
- slovake:
- hlasovací lístok
- ukraine:
- балотувальний (або виборчий) бюлетень, куля
balotejo
- Loko kien oni iras por baloti: loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn [11].
11.
                           
                           Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj
                              manipulado, Monato, 2001/01
                  - angle:
- polling place
- beloruse:
- выбарчы ўчастак
- ĉeĥe:
- volební místnost
- france:
- bureau de vote
- germane:
- Wahllokal
- hebree:
- קלפי
- hispane:
- centro de votación
- hungare:
- szavazóhelyiség
- japane:
- 投票所 [とうひょうしょ]
- nederlande:
- stemlokaal
- pole:
- lokal wyborczy
- ruse:
- избирательный участок
- slovake:
- volebná miestnosť
- ukraine:
- виборча дільниця
balotujo
- Urno, en kiun oni ĵetas sian balotilon: kiam la lasta civitano tajpas la numeron de sia kandidato per la elektronika balotujo, ĝis la anonco de la rezulto, pasas maksimume du horoj [12].
12.
                           
                           Monato, Jozefo Lejĉ: Lulita de la antaŭulo, 2011
                  - angle:
- ballot box
- beloruse:
- урна (выбарчая)
- ĉeĥe:
- hlasovací urna, volební urna
- france:
- urne (de vote)
- germane:
- Wahlurne
- hispane:
- Urna (de votación)
- hungare:
- szavazóurna
- japane:
- 投票箱 [とうひょうばこ]
- nederlande:
- stembus
- pole:
- urna wyborcza
- ruse:
- урна для голосования, избирательная урна
- slovake:
- osudie, urna
- ukraine:
- виборча урна