9versi/o PV

9versio

1.  
Produkto farita kun kelkaj apartaj ecoj, kiuj distingigas ĝin de la normala prezento aŭ de aliaj versioj: la G-banko […] aperigis, en pluraj lingvoj kaj en du versioj (populara kaj scienca) historion de la banko [1]; en Interreto ekzistas kelkaj versioj pri la historio de Seborgo [2] SIN:variaĵo, varianto
2.  
Eldono: Internacia Ĉambro de Komerco eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de „Inkotermoj“[3]; la nuna versio de Ĉapelilo [4]; korektita versio [5]. VD:revizii2
1. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
2. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
3. -: Inkotermoj 2000, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 29a
4. Monato, Windows, 95/05
5. Monato, Anna Löwenstein: Funebro sen dio
angle:
version 2. edition, revision
beloruse:
вэрсія
france:
version
germane:
1. Ausführung, Version 2. Ausgabe, Auflage
hungare:
1. verzió, változat 2. szövegváltozat, kiadás
itale:
versione
katalune:
versió
nederlande:
uitgave (versie) 1. versie, uitvoering (versie)
ruse:
версия

administraj notoj