2variant/o

varianto

1.
Reeldonoprezento de verko, diferenca en iuj aspektoj de la originalo: kia troŝarĝo de la tramo […], estas sendube pli oportuna la pariza varianto (de metropoliteno), kie la laboroj estas farataj sub la tero Metrop .
a)
TIP Iomete diferenca redakcio de teksto liverita de alia manuskripto aŭ eldono: la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte, estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke – laŭ la cirkonstancoj – oni povu elekti la plej taŭgan Ret .
b)
BELA Diferenca interpreto aŭ aliĝenra eldono de artverko: pentraĵo de RembrandtDanae“ en la unua varianto precize kopiis la samtitolan pentraĵon de Caracci KFl ; mi relegis la ĉarman fabellibron […] pri Pinokjo, iam mi vidis la filmvarianton de tiu fabelo LGA ; ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de „fokstroto“ Metrop ; Printempa Varianto (poemo de R. Schwartz) [1].
SIN:versio1VD:modifo
2.
Variaĵo: ĉu vi konas alian specon de socio, malsimilan al tiuj? ekzistas variantoj de tiuj kvar, ekzemple monarkioj kaj eĉ aĉetita reĝposteno Rsp ; tiuj variantoj k̟, k, k̠ estas alofonoj de la fonemo /k/ [2]; en la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj: idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj KKr . VD:variacio
HOM:vari·ant·o (variablo)
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Printempa Varianto
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
angle:
 variant, different form, fork
beloruse:
 варыянт
ĉeĥe:
 biol. odchylka, mat., nevh. proměnná, obměna, varianta
france:
 leçon (d'un manuscrit), variante (textuelle)
germane:
 Variante
greke:
 παραλλαγή
hispane:
 lectura (de un manuscrito), variante (textual)
hungare:
 szövegváltozat
nederlande:
 variant
pole:
 wariant, odmiana
portugale:
 variante
ruse:
 вариант
slovake:
 obmena, odchýlka, variant
ukraine:
 варіант, змінна (величина)

administraj notoj