2matador/o

matadoro

1.
Homo, kies profesio estas mortigi per spado virbovon en virbovaj batalludoj: rajdantoj kaj matadoroj […] estis varme bonvenigataj de la ĉeestanta publiko [1]; laste envenas la matadoro, kiu per stara toreado instigas la koncernan virbovon […] al difinitaj alkuroj muletao [2]. SUP:toreadoro
2.
(figure) Homo tre influa, ludanta ĉefan rolon en iu afero: la matadoroj de la financo, de la administracio VD:eminentulo, famulo, korifeo
1. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
2. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
angle:
matador
beloruse:
матадор
bretone:
matador
bulgare:
матадор
france:
matador
germane:
Matador
hispane:
matador
hungare:
matador
japane:
闘牛士 [とうぎゅうし], マタドール, 大立者 [おおだてもの]
katalune:
1. matador 2. manaia
nederlande:
matador
pole:
1. matador
portugale:
1. matador (tauromaquia) 2. matador (fig.), manda-chuva, chefão, figurão, magnata
ruse:
матадор
ukraine:
матадор

administraj notoj