maŭrici/o RLN

Maŭricio (MU)  

GEOGPOL Ŝtato en la insularo Maskarenoj kun samnoma ĉefa insulo, troviĝanta en Hinda Oceano oriente de Madagaskaro kun ĉefurbo Port-Luiso; teritorio de Respubliko Maŭricio: letero, kun du el la famaj Maŭricio-poŝtmarkoj, estis sendita de vinfirmao al Bordozo [1]; la listo de la impostaj paradizoj estis multe pli longa, sed Bermudoj, Kajmanaj Insuloj, Kipro, Malto, Maŭricio kaj San-Marino antaŭ nelonge deklaris […], ke ili entreprenos ĉion necesan por meti finon al la damaĝa imposta praktiko [2]; iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraŭ tre magraj salajroj [3]; la mezuma kvanto de abortigoj estis plej malalta en Etiopio, Maŭricio kaj ĉefe Brazilo [4].
france:
île Maurice, République de Maurice
germane:
Mauritius
indonezie:
Mauritius
katalune:
Maurici, República de Maurici
nederlande:
Mauritius
pole:
Mauritius, Republika Maurutiusa, Republika Maurutiusu
portugale:
Maurícia

administraj notoj