medrese/o, madras/o

medreseo, madraso

ISL
Lernejo, en kiu oni instruas laŭ principoj de islamo: la medreseo de Ulugbek […] estis unu el la plej bonaj ekleziaj universitatoj de islama Oriento en la 15a jarcento [1]; Ĥamza Nijazi […] estis edukita en […] medreseo [2]; studado en la madrasoj estis senpaga – al plej diligentaj studentoj oni pagis stipendiojn [3]; kiam mi organizis karavanon kun 22 japanoj, Ionesov gastame kaj afable kondukis nin al la moskeoj kaj medreseoj [4].
Rim.: La urbo Ĉenajo antaŭe nomiĝis Madraso.
1. Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, Monato, 2006/08, p. 17
2. Vikipedio, Ĥamza Ĥakimzoda Nijazi
3. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
4. Yazaki Yoko: Samarkando (2), Monato, 2006/10, p. 8
angle:
madrasa
arabe:
مدرسة
beloruse:
мэдрасэ
france:
médersa
germane:
Madrasa
nederlande:
medresse
ruse:
медресе
turke:
medrese

administraj notoj