*mel/o

*melo

ZOO Mezgranda malbonodora rabobesto kun griza aŭ nigra felo kaj nigre blanke striata kapo, plataj piedoj por faciligi la fosadon, sin nutranta de malgrandaj vertebruloj, insektoj sed ankaŭ plantoj; genro el familio musteledoj (Meles): en la tero ĝi fosas sistemon de koridoroj, eĉ 10 m longajn kaj 5 m profunde, la tuta etendo povas atingi ĝis 70 m en tri etaĝoj, ĉe la fino ĝi havas kavan kuŝejon, kie la melo kaŝas sin dumtage, travintras [1].
Eŭropa melo (Meles meles)
CC BY-SA 4.0  [2]
angle:
badger
beloruse:
барсук
bretone:
broc'h (loen)
ĉeĥe:
jezevec
ĉine:
[huán], 獾 [huān]
france:
blaireau
germane:
Dachs
hispane:
tejón
hungare:
borz
indonezie:
luak
itale:
tasso
japane:
アナグマ
latinece:
Meles
nederlande:
das (dier)
pole:
borsuk, jaźwiec
portugale:
texugo
ruse:
барсук
slovake:
borsuk, jazvec
ukraine:
борсук

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.