*misi/o PV

*misio

1.
KRI Komisio donita de superulo al ekleziulo, por iri prediki kaj instrui la kristanan religion, precipe ĉe nekristanaj gentoj: fruaĝe ŝi jam komprenis, ke ŝi havas mision je la nomo de Dio por servi al la plej malriĉaj inter la malriĉuloj [1]; fondante la mision Sankta Jozefo apud la samnoma preĝejo tie, ili petis monon tra Aŭstrio kaj Germanio [2]; en la landon venadis diversaj religiaj misioj diversekleziaj, ĉu kristanaj, ĉu islamaj, kiuj krome notinde helpis per nutraĵoj, vestoj [3]; (ironie) al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas... ― se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin, ― ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj KrM .
2.
Grava tasko, kiu estas komisiita per antaŭdestino, per revelacio, kiu ne estas plenumebla de alia: tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco, li plenumas grandajn misiojn [4]; la laboristoj [estas] la klaso, kies historia misio estas unuecigi kaj sekve pacigi la mondon Lanti ; nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj kaj miskomprenoj Lanti ; ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi InfanTorent2 ; Quan ankoraŭ havas gravan mision en sia vivo [5]; Lidja Zamenhof levis sian voĉon, jam preskaŭ senesperan, por la paciga kaj kontraŭŝovinisma misio de Esperanto EeP .
3.
Komisio je grava celo, por kiu oni estas forsendata: Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris ChL ; forte pelis ŝin dezirego, rapidi antaŭen al Babel, por plenumi sian urĝan mision, antaŭ ol la tiea pastraro povos aktiviĝi QuV ; la regantoj kaj la regatoj renkontas unuj la aliajn, ĉu sur la stratoj, ĉu en kunvenoj, ĉu dum misio aŭ dum kampanjoj Rsp ; spionada misio [6]; blukaskulaj misioj [7]; longdaŭraj kosmaj misioj [8].
angle:
mission
beloruse:
місія
bretone:
mision
ĉeĥe:
mise, poselstvo, poslání
ĉine:
使命 [shǐmìng], 传道部 [chuándàobù], 傳道部 [chuándàobù]
france:
mission (acte)
germane:
Mission (Auftrag)
hungare:
misszió, küldetés
japane:
使命 [しめい], 任務 [にんむ], 伝道 [でんどう], 布教 [ふきょう], 使節団 [しせつだん], 伝道団 [でんどうだん]
katalune:
missió 1. missió (rel.) 3. missió (gen.)
nederlande:
missie, zending
perse:
1. رسالت 3. مأموریت
pole:
apostolstwo, misja, posłannictwo, orędzie
portugale:
missão
rumane:
apostolat, misiuni, misiune, mesaj
ruse:
миссия
slovake:
misia, poslanie, posolstvo
svede:
mission
ukraine:
місія

misiejo

Restejo de misiistoj, ofte ankaŭ loko de sanhelpaj, instruaj kaj aliaj agadoj: patrino Tereza starigis ankaŭ en sia patrujo plurajn misiejojn, kie deĵoras kaj servas ankoraŭ centoj da fratulinoj katolikaj [9]; ankaŭ lingve preĝejoj ofte funkcias kiel misiejoj de Okcidento, proponante kursojn de la angla, franca, germana ktp [10]; ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj [11].
9. Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino Tereza, 2010
10. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
11. Vikipedio, Ekvatora Gvineo, 2011-04-18
beloruse:
місія (месца)
ĉeĥe:
misijní stanice
france:
mission (lieu)
germane:
Mission (Ort)
japane:
布教所 [ふきょうしょ], 伝道所 [でんどうしょ]
katalune:
missió (edifici)
pole:
organizacja misyjna
rumane:
organizarea misiunii
slovake:
misijná stanica
ukraine:
місія (заклад, організація)

misiisto

Ekleziulo, kiu predikas la kristanan religion en malproksimaj landoj: [en] Grenlando […] la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj [12]; ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, […] sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta FK ; antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco Tor ; ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj Ĉukĉoj ; dum la lasta duono de la 19a jarcento ĉi tien venis katolikaj misiistoj [13].
angle:
missionary
beloruse:
місіянэр
bretone:
misioner
ĉeĥe:
misionář
ĉine:
传教士 [chuánjiàoshì], 傳教士 [chuánjiàoshì]
france:
missionnaire
germane:
Missionar
hungare:
misszionárius
japane:
宣教師 [せんきょうし], 伝道師 [でんどうし]
katalune:
missioner
perse:
میسیونر، مُبلغ مذهبی
pole:
misjonarz
rumane:
misionar
ruse:
миссионер
slovake:
misionár, vierozvestca
svede:
missionär
ukraine:
місіонер

administraj notoj