1eklezi/o

eklezio

1.
POLREL Religia organizaĵo posedanta dogmaron, kulton kaj hierarkion (ofte kun disdivido en klerikaron kaj laikojn): lamaisma, romkatolika, evangelia eklezio; en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj [1]; homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan VivZam .
2.
KRI La tuta kristanaro estanta en mistika unuiĝo kun Dio: la eklezio estas la korpo de Kristo, la fianĉino de Kristo; mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion [2]; Kristo estas kapo de la eklezio [3]; la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon [4]; la eklezio militanta (sur la tero); la eklezio triumfanta (en la ĉielo); jam komence de la 2a jarcento sankta Ignaco de Antioĥio deklaris ke ne gravas la aritmetika plimulto, sed ke „kie estas Kristo, tie estas la katolika eklezio“.
Rim.: Tiu mistika senco estas alternativo al la administracia interpreto de la nocio katolika, identiganta eklezion 1 kun eklezio 2, laŭ la PV-difino kaj ekzemplo: „2 KAT La katolika eklezio: la papo estas la estro de l' eklezio “.
3.
=klerikaro
1. La Nova Testamento, La agoj 13:1
2. La Nova Testamento, Mateo 16:18
3. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 5:23
4. La Nova Testamento, La agoj 9:31
angle:
 church (organization)
beloruse:
 царква (арганізацыя), касьцёл (арганізацыя)
bulgare:
 църква (институция)
ĉeĥe:
 církev
france:
 Eglise ~o militanta: église militante. ~o triumfanta: église triomphante.
germane:
 Kirche
hispane:
 Iglesia (organización) ~o militanta: iglesia militante. ~o triumfanta: iglesia triunfante.
hungare:
 egyház ~o militanta: harcoló egyház. ~o triumfanta: győzedelmes egyház.
katalune:
 església
malnovgreke:
 ἐκκλησία
pole:
1. kościół ~o militanta: kościół wojujący. 2. kościół 3. duchowieństwo, kler
portugale:
 Igreja
ruse:
 церковь (организация) ~o militanta: церковь воинствующая. ~o triumfanta: церковь торжествующая.
slovake:
 cirkev
ukraine:
 церква

eklezia

Rilata al la eklezio: aferoj ekleziaj FK ; ili ŝatis nur la kadron eklezian VivZam ; profesoro de eklezia akademio [5]; mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono [6]; intereklezia nupto [7]. ANT:sekulara, profana
germane:
 kirchlich

ekleziulo

(malofte)
REL Kleriko: la plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo [8]; ili apartenas al la ekleziularo [9]; ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj […] speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj [10].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo, 2
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
 ecclesiastic, priest, cleric
ĉeĥe:
 duchovní, příslušník kléru
france:
 ecclésiastique
germane:
 Kleriker, kirchlicher Würdenträger
hebree:
 כְּנֵסִיָתִי
hispane:
 eclesiástico, sacerdote, cura, clérigo
hungare:
 egyházi személy, klerikus
katalune:
 eclesiàstic, clergue
pole:
 kleryk, duchowny
ruse:
 церковник
slovake:
 duchovný
tibete:
 བླ་མ་
ukraine:
 церковник, духовна особа, служитель культу

ekleziano

REL Ano de eklezio; klerikolaiko aŭ monaĥo: la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj [11]; eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj kaj superstiĉoj [12].
angle:
 ecclesiastic, churchman, churchgoer, church member
ĉeĥe:
 příslušník církve, člen církve
france:
 fidèle (membre d'une Église)
germane:
 Gemeindemitglied
hebree:
 איש כנסיה
hispane:
 fiel (miembro de la Iglesia), religioso
hungare:
 egyház tagja
katalune:
 religiós (subst.)
pole:
 wierny, członek kościoła, dusza (pot.)
ruse:
 член церкви
slovake:
 cirkevník
ukraine:
 прихильник церкви, член церковної організації

administraj notoj