sekular/a PIV1
sekulara ↝
-
Ekstereklezia:
kiam venkis la franca revolucio, oni proklamis sekularan ŝtaton
[1];
Niĝerio estas sekulara ŝtato, sed la registaro, eble timante […]
permesis en la nordo islaman leĝaron
[2];
Johano Hus transdonita al la sekulara potenco por plenumi la punon
[3];
longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la
sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo
[4];
pli bone estus uzi tiun monon por la plibonigo de sekulara instruado kaj
konstruado de nereligiaj lernejoj, kiuj instruus racian, skeptikan kaj
kritikan rezonadon
[5].
civila
laika1, profana
1.
Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco, 2008
2. Monato, Prince Henry Oguinye: Rivalas religioj, mortas miloj, 2004
3. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
4. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
5. Monato, Lenio Marobin: Templo ateisma, 2013
2. Monato, Prince Henry Oguinye: Rivalas religioj, mortas miloj, 2004
3. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
4. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
5. Monato, Lenio Marobin: Templo ateisma, 2013
- angle:
- secular
- ĉeĥe:
- laický, pozemský, sekulární, světský
- france:
- laïc (adj.), séculier
- germane:
- weltlich, säkular
- hungare:
- világi, szekuláris
- itale:
- secolare (laico), laico
- pole:
- świecki, laicki
- ruse:
- светский (не церковный), секулярный
- slovake:
- laický, pozemský, sekulárny, svetský
sekularigi ↝
(tr)
- Forpreni ion el la povo de instanco eklezia aŭ religia kaj transdoni ĝin al povo civila aŭ ŝtata aŭ privata: sekularigi la lernejojn; sekularigo minacas la britan socion, diris […] estro de altnivela brita delegacio dum oficiala vizito al la Papo [6]. (figure) sekularigi la literaturon, la filozofion (liberigi ilin el la religiaj katenoj).
6.
Monato, Lenio Marobin: Ĉu forviŝi la kredon por esti egala?, 2013
- angle:
- secularize
- beloruse:
- сэкулярызаваць
- ĉeĥe:
- sekularizovat, zesvětštit
- france:
- séculariser
- germane:
- säkularisieren
- hungare:
- szekularizál, elvilágiasít
- itale:
- laicizzare
- nederlande:
- seculariseren
- pole:
- sekularyzować, zeświecczać, laicyzować
- ruse:
- секуляризировать
- slovake:
- zosvetštiť
sekularismo ↝
Doktrino laŭ kiu la politika kaj socia vivo estu memstara, sen miksiĝo aŭ influo de religio: la sekularismo kaj la kontraŭ-kristana batalado flanke de la kulturaj elitoj estigis la perdon de la senco de la katolikaj ritoj, doktrinoj kaj etikaj leĝoj, taksataj kiel malpermesemaj aŭ eĉ perfortaj [7].
7.
P. Cadei:
Nova Paganismo, 2006-10-26
- ĉeĥe:
- sekularizmus
- france:
- laicïté, sécularisme
- slovake:
- sekularizmus