1katolik/a

katolika

1.
KRI Konforma al la tuto de la kristanismo: ni kredas je unu sankta katolika kaj apostola eklezio.
Rim. 1: Tiusence tiu adjektivo aperas en la oficiala nomo de diversaj kristanaj eklezioj: la rusa ortodokse katolika eklezio, ktp. Ekleziologie la vortoj katolika 1 kaj ortodoksa estas do sinonimoj. Tial oni egalsence povas diri ke la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj katolikaj la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj ortodoksaj.
Rim. 2: „Konforma al la tuto“ estas interpretata diversmaniere. La romkatolikoj plej ofte aplikas „la tuton“ al la kredantaro ‐ kiel kredon ĉiaman, ĉiean, ĉiesan (quod semper, quod ubique, quod ad omnibus creditum est, Vincento de Lerino, 434). Laŭ la orienta kristanismo „la tuto“ aŭ „la universala “ ĉi tie koncernas plurajn aspektojn: unue, malloka kaj kuna; due, doktrine integra, sen deprenoj aŭ aldonoj; trie, universale adaptita al la bezonoj de ĉiaj homoj; kvare, morale kaj spirite perfekta (s-ta Cirilo de Jerusalemo, 348).
2.
KATPOL romkatolika la papo kaj la rumana patriarko faris du apartajn diservojn en la rumana ĉefurbo – katolikan kaj ortodoksan[1]; la kontraŭreformacia katolika eklezio[2]; hodiaŭ Irlando estas malpli rigore katolika lando kaj malpli homogena socio[3].
Rim.: La Roma eklezio pretendas esti la katolika eklezio, tial nomi ĝin simple katolika estas tiom malĝentile rilate al la aliaj sampretendaj konfesioj, kiel estas aldoni la limigan rom- rilate al ĝi mem.
1. Evgeni Georgiev: Papo Johano Paŭlo la 2a en Rumanio, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 16a
2. Carlo Minnaja: Spirokapta historia fresko (La Duakanonaj Libroj), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 28a
3. Garbhan MacAoidh: Ĉu daŭre navigas „pramŝipo de larmoj“?, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 14a
beloruse:
каталіцкі
ĉine:
1. 天主教 [tiānzhǔjiào]
france:
1. universel (ecclésiologie) 2. catholique (adj.)
germane:
1. katholisch 2. römisch-katholisch, katholisch
hispane:
católico
hungare:
1. katolikus la rusa ortodokse ~a eklezio: orosz katolikus ortodox egyház. 2. római katolikus
itale:
cattolico (agg.)
japane:
カトリックの [かとりっくの]
malnovgreke:
1. καθολικός
nederlande:
1. katholiek (bn.) la rusa ortodokse ~a eklezio: Russisch-orthodoxe kerk. 2. katholiek (bn.)
pole:
1. katolicki, chrześcijański 2. katolicki, rzymsko-katolicki
ruse:
1. кафолический, соборный la rusa ortodokse ~a eklezio: Русская православно-кафолическая церковь.
ukraine:
католицький

katoliko

KATPOL
Ano de la romkatolika konfesio: bedaŭrinde, la romkatolika eklezio ne profitis de ĉi tiu datreveno por spirite altigi la katolikojn[4].
Rim.: Historie kaj ekleziologie, ĉi tiu nocio devus esti derivaĵo de la adjektivo katolika; tamen tio donus derivaĵon katolikulo aŭ simile. La internacia formo katoliko, pli konforma al politiko ol al la religio, estas pli forta ol la gramatiko de Esperanto; oni devas do rigardi la adjektivon katolika kaj la substantivon katoliko sendependaj kaj malkoheraj pruntoj.
4. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 18-20a
angle:
Roman Catholic
beloruse:
католік
ĉeĥe:
katolík
ĉine:
天主教徒 [tiānzhǔjiàotú], 天主教徒 [Tiānzhǔjiàotú]
france:
catholique (subst.)
germane:
Katholik
hungare:
katolikus (hívő)
itale:
cattolico (sost.)
japane:
カトリック教徒 [かとりっくきょうと]
nederlande:
katholiek (zn.)
pole:
katolik
rumane:
catolic
ruse:
католик
slovake:
katolík
ukraine:
католик

katolikismo

La kristana konfesio Romkatolika kaj ties doktrino, dogmaro: broŝuro de F. Lelotte „La rolo de la Virgulino Maria en nia katolikismo“; la fako „katolikismo“ en ReVo, en la Jarlibroj de UEA, PV; En 635, t.e. en la 9a jaro de la regperiodo de imperiestro Li Shimin de Tang-dinastio, katolikismo enkondukiĝis en Shaanxi-provincon de Ĉinio[5].
beloruse:
каталіцтва
ĉeĥe:
katolicismus
ĉine:
天主教 [Tiānzhǔjiào]
france:
catholicisme
germane:
Katholizismus
hispane:
catolicismo
hungare:
katolicizmus
itale:
cattolicesimo
japane:
カトリック教 [カトリックきょう], カトリシズム
nederlande:
katholicisme
pole:
katolicyzm
rumane:
catolicism
ruse:
католичество, католицизм
slovake:
katolicizmus
ukraine:
католицизм

romkatolika

KRIPOL Propra al la Roma eklezio, kies estro estas la papo: romkatolika dogmo, kredo, preĝejo, eklezio, pastro; grek-katolikoj estas eklezie unuiĝintaj al la rom-katolika eklezio, kaj sekve rekonas la roman papon, sed sekvas la orientkristanan liturgion[6]; pro tio ke ni estas progresemaj homoj ni tre bone scias pri la fia rolo de la romkatolika eklezio rilate al la judaro[7].
6. Volodimir Hurtovenko: Kial la rusa ortodoksa eklezio malamas la papon?, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 15a
7. Ru Bossong: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 6a
angle:
Roman Catholic
beloruse:
рымска-каталіцкі
ĉeĥe:
římskokatolický
ĉine:
罗马公教 [LuómǎGōngjiào]
france:
catholique romain
germane:
römisch-katholisch, katholisch
hungare:
római katolikus
itale:
cattolico-romano, cattolico apostolico romano (agg.)
japane:
ローマカトリックの [ろーまかとりっくの]
nederlande:
rooms-katholiek
pole:
rzymsko-katolicki
ruse:
римо-католический, католический
slovake:
rímsko-katolícky

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas dua fontindiko.