2mistik/o
mistiko

- 1.
- Religia sinteno, kiu sin apogas al imago, sentoj, internaj spertoj, ekstazo, prefere ol al intelekto: rusa ortodoksa mistiko [1]; tre karakteriza en tiu ĉi eklezio estas la teozofio, la gnostiko, la mistiko – apud la simbola legado de, ekzemple, bibliaj tekstoj [2]; la Serafulo, la sanktulo de la mistiko intense agema kaj asketo de la plej pezaj humiligoj, kiu aliigis sian ekziston al kanto de ĝojo [3]; la eminenta budhisto Bhikshu Sangharakshita iam diris: „ni devas nin gardi kontraŭ la ofta eraro supozi ke per mistiko estas aludata io neracia kaj nelogika [4].
- 2.
- (ironie) Superstiĉo: mistiko fariĝas ofte mistifiko.
1.
Monato, Franz-Georg Rössler: Jesuo fuĝas en Egiption, kiel ankaŭ
aliaj nun fuĝas, 2015
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio, 2013
3. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj, 2015
4. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio, 2013
3. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj, 2015
4. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
- angle:
- mysticism, mystique
- beloruse:
- містыка
- ĉeĥe:
- mystika
- france:
- mystique (attitude)
- germane:
- Mystik
- hungare:
- misztika
- katalune:
- mística
- nederlande:
- mystiek
- perse:
- عرفان
- pole:
- mistyka
- portugale:
- mistério
- rumane:
- misticism
- ruse:
- мистика
- slovake:
- mystika
- ukraine:
- містика
mistika
- 1.
- Rilata al mistiko, al precipe sentema religia sinteno: antaŭ pli ol dumil jaroj naskiĝis sanktaj profetoj, el kiuj fontis testamentoj regantaj nian mistikan mondon ĝis nun [5]; mi supozis, ke transcendeco iel rilatis al religiaj, mistikaj aŭ okultaj ideoj, ne al matematiko [6].
- 2.
- Superstiĉa, ne komprenebla per racio: la libro enhavas aventurajn, mistikajn, ŝercajn, filozofiajn, amajn, vivkoncernajn historiojn [7]; ĝemeloj envenas la mondon kun mistikaj fortoj [8]; tre gravaj mistikaj moroj: unu el la plej estimataj profesioj estas tiu de la horoskopistoj, kiuj aŭguras la estonton [9]; proksime al urbeto Merkine, situas stranga piramidsimila konstruaĵo, kie okazas miraklaj aferoj: ĉi tie venintaj malsanuloj ofte eksentas sin kuracitaj de iu mistika energio [10].
5.
Monato, Gilbert Ledon: Muroj dumiljara
solidas
6. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
7. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj, 2004
8. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝemeloj kaj goriloj, 2006
9. Monato, Boris Kolker: En spegulo de l' sarkasmo
10. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
6. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
7. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj, 2004
8. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝemeloj kaj goriloj, 2006
9. Monato, Boris Kolker: En spegulo de l' sarkasmo
10. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
- angle:
- mystical
- ĉeĥe:
- mystický, tajuplný
- france:
- mystique (adj.)
- germane:
- mystisch
- hungare:
- misztikus
- katalune:
- místic (adj.)
- perse:
- عرفانی
- pole:
- mistyczny
- rumane:
- mistică
- ruse:
- мистический
- slovake:
- mystický, tajuplný
- ukraine:
- містичний
mistikismo

- Religia aŭ filozofia doktrino alte taksanta mistikan sperton, male ol ekzemple raciismo: la kuracisto penas kompreni la esencon de la mistikismo de la paciento, kaj la paciento – komprenigi al li la nekomprenigeblan por materiisto mondpercepton [11].
11.
Monato, Nikolao Gudskov: Teologia utopio, 2008
- angle:
- mysticism
- ĉeĥe:
- mysticismus
- france:
- mysticisme
- germane:
- Mystizismus
- hungare:
- miszticizmus
- katalune:
- misticisme
- perse:
- عرفان
- pole:
- mistycyzm
- rumane:
- misticism
- ruse:
- мистицизм
- slovake:
- mysticizmus
- ukraine:
- містицизм
mistikulo
- Homo, kiu travivis mistikajn spertojn kaj ilin interpretas religie: antaŭ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon VivZam .
- angle:
- mystic
- ĉeĥe:
- mystik
- france:
- mystique (pers.)
- germane:
- Mystiker
- hungare:
- misztikus
- katalune:
- místic (subst.)
- perse:
- عارف، اهل طریقت
- pole:
- mistyk
- rumane:
- mistic
- ruse:
- мистик
- slovake:
- mystik
- ukraine:
- містик