mitoĥondri/o, mitokondri/o NePiv

mitoĥondrio, mitokondrio   Vikipedio

FIZL Iu el la organetoj troveblaj en plej multaj eŭkariotaj ĉeloj, kiuj konsumas sukeron kaj oksigenon kaj la ĉelojn provizas per energio: mitoĥondrioj havas multajn trajtojn de bakterioj, inkluzive de propra DNA [1]; mitoĥondrioj […] provizas la ĉelon per energio [2]; ekzistas ankaŭ gena materialo en iu ĉelero nomata mitokondrio [3]; Paabo kaj liaj kolegoj sukcesis estrakti el la osto transdonita la DNA-n mitokondrian kaj deĉifri ĝin [4].
1. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-20
2. Teknika Altlernejo Brno: Komputilo Kaj La Homa Cerbo, [vidita en 2010]
3. M. Pancorbo Castro: Pri genoj, nomoj kaj genomoj, bitakoro, 2003-11-20
4. I. Kossey: Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj, 2010-05-09
angle:
mitochondrion
beloruse:
мітахондрыя
france:
mitochondrie
germane:
Mitochondrium, Mitochondrion
hispane:
mitocondria
katalune:
mitocondri
nederlande:
mitochondrium, mitochondrion
norvege:
mitokondrium
pole:
mitochondrium

administraj notoj