Monak/o RLN

Monako (MC)

GEOGPOL Ŝtateto en la okcidenta Eŭropo kun ĉefurbo Monako, enklavo en Francujo ĉe Mediteranea Maro (Nicea Golfo); teritorio de Princujo Monako: Monako estas eta princlando sude de Francio, kiu tradicie vivas el bankoj, kazino kaj turismo (fame konataj estas la kakta ĝardeno kaj la akvario) [1]; Seborgo estus la plej malgranda sendependa lando laŭ loĝantaro, nur Vatikano kaj Monako estas malpli grandaj laŭ areo [2]; pri Andoro, Monako kaj kelkaj similaj etaj lokoj oni kutime scias nur, ke ili troviĝas ie en suda Eŭropo kaj ke ili estas rifuĝejoj por riĉuloj, kiuj ne ŝatas pagi impostojn [3].
Rim.: Monako estas ankaŭ apenaŭ uzata variaĵo de monaĥo.
1. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
2. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
3. Monato, Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako
angle:
Monaco
beloruse:
Манака
bulgare:
Монако
ĉine:
摩納哥 [Mónàgē], 摩纳哥 [Mónàgē]
france:
Monaco
germane:
Monaco
hispane:
Mónaco
indonezie:
Monako
japane:
モナコ
nederlande:
Monaco
perse:
موناکو
pole:
Monako, Księstwo Monako
portugale:
Mónaco
ukraine:
Монако (д-ва)

administraj notoj