*moŝt/o

*moŝto

Universala titolo de ĝentileco kaj respekto, uzebla por ĉia rango: el la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [1]; mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava svisa lando por la gastameco ... kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron [2]; ŝia reĝina moŝto estas nekonsolebla kaj ploregas [3]; via ministra, prelata moŝto; li havas mian plej moŝtan favoronZ .
SUB:ekscelenco
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.
2. Zamenhof: Parolado en la Dua Kongreso (1906, Ĝenevo)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22a
angle:
Majesty, Highness, Excellency, Eminence, Reverend, Honor
bretone:
Meurdez (titl a zoujañs), Uhelded (titl a zoujañs)
ĉeĥe:
excelence, jasnost, pán (všeob. titul)
ĉine:
主公 [zhǔgōng], 殿下 [diànxià], 陛下 [bìxià]
france:
Majesté, Excellence, Altesse
germane:
Majestät, Hoheit
hispane:
titulo (honorífico)
japane:
閣下 [かっか], 殿下 [でんか], 陛下 [へいか]
pole:
mość, wysokość, miłość, miłościwość, jaśniepan, jaśniepani
portugale:
Majestade (título), Eminência (título), Alteza (título)
ruse:
величество , высочество, светлость, сиятельство, превосходительство и т.д. (общее титулование) Episkopa M~o: преосвященство.
turke:
yükseklik, üstünlük
ukraine:
загальний титул звертання до високопоставлених осіб: величність, благородіє, превосходительство, ясновельможність і т.п.

grafa moŝto

Honortitolo de grafo: Faru do jam tian favoron, via grafa moŝto! [4]
4. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, Akto 4a, Sceno 10a
pole:
panie hrabio
ruse:
сиятельство

imperiestra moŝto

Honortitolo de imperiestro: sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro [5].
5. La Nova Testamento, La agoj 25:21.
pole:
cesarska mość, wysokość
ruse:
императорское величество

pastra moŝto

Honortitolo de pastro: pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere [6].
6. P. Lengyel: La Filo, Fundamenta Krestomatio. Parto 3a: Anekdotoj
ruse:
преподобие

reĝa moŝto

Honortitolo de reĝo: mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! [7].
france:
Sire
japane:
国王陛下 [こくおうへいか]
pole:
królewska mość
ruse:
королевское величество

kardinala moŝto

KAT Honortitolo de kardinalo: li fervore servis Lian Kardinalan Moŝton en lia malamo al la reĝino patrino [8].
8. A. Dumas, tr. Kabe: Tri musketeroj (Vol. 1a, ĉap. 5a), Internacia Krestomatio
beloruse:
эмінэнцыя
france:
Éminence
germane:
Eminenz
hispane:
eminencia
hungare:
eminencia
pole:
emeninencja, ekscelencja
ruse:
высокопреосвященство
turke:
kardinal ünvanı

moŝta

Rilata, propra al nobeloj kaj altranguloj: havi lecionon pri tio, kiel oni kantas antaŭ tre moŝtaj sinjoroj [9].
9. Eyvind Johnson, tr. Ferenc Szilágyi: Etoliano, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
ĉine:
威風凜凜 [wēifēnglǐnlǐn], 威风凛凛 [wēifēnglǐnlǐn], 威風 [wēifēng], 威风 [wēifēng], 雄壮 [xióngzhuàng], 雄壯 [xióngzhuàng]
france:
majestueux
germane:
majestätisch, hoheitlich
pole:
możny
ruse:
благородный, знатный, вельможный

moŝtulo

Altrangulo, gravulo, estro, eminentulo (ofte iom ironie aŭ malaprobe): ĉu post la komuna mono, eŭropaj moŝtuloj nun devos pensi pri komuna lingvo? [10].
10. Dafydd ap Fergus: Komuna mono, komuna lingvoLa Ondo de Esperanto
japane:
貴人 [きじん], 要人 [ようじん], 高官 [こうかん]
pole:
możnowładca, wielmoża, szycha, jaśniepan, jaśniepani
ruse:
шишка, начальник, вельможа
ukraine:
титулована особа

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
grafa ~o: Mankas dua fontindiko.
imperiestra ~o: Mankas dua fontindiko.
pastra ~o: Mankas dua fontindiko.
reĝa ~o: Mankas dua fontindiko.
reĝa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kardinala ~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas dua fontindiko.