4narkot/i Z

narkoti

(tr)
MED
Kaŭzi per drogo nenaturan dormon kun stato de sensenteco: la salamandro kuntiris siajn glandmuskolojn kaj io laktosimila ŝpruciĝis el ili, estis la fama, timata muko, kiu povis mortigi etajn bestojn kaj narkoti eĉ mezgrandajn [1]; necesis anestezisto kaj du ĥirurgoj, oni narkotis la kompletan korpon, la operacio daŭris plurajn horojn [2]; (figure) spiritualaĵo servis por narkoti ilian konsciencon [3]; (figure) tio ne narkotis lian egan furiozon, kiu jam preskaŭ sufokas lin [4]. VD:anestezi, dormigi
angle:
 narcotize
beloruse:
 наркатызаваць, усыпляць наркотыкам
ĉeĥe:
 narkotizovat, omámit, uspat
france:
 endormir (par narcotique)
germane:
 narkotisieren  narkotisieren, betäuben
greke:
 ναρκώνω
hispane:
 narcotizar, drogar
hungare:
 narkotizál, altat (narkotikummal)
katalune:
 narcotitzar
nederlande:
 onder narcose brengen, verdoven
pole:
 brać narkotyki, ćpać
portugale:
 narcotizar
ruse:
 наркотизировать, усыплять наркозом
slovake:
 narkotizovať, omámiť, uspať
ukraine:
 наркотизувати, присипляти за допомогою наркотичних засобів

narkotaĵo, narkotilo

Drogo per kiu oni povas narkoti: guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta ; la kvanto de mortoj kaŭzitaj de alkoholo superas tiun de mortoj kaŭzitaj de narkotaĵoj [5]. la sola disponebla narkotilo estas la sveniga, brutala doloro [6]; (figure) la naciismo estas […] narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn [7]. SIN:narkotikoVD:analgeziko, anestezilo, dormigilo, sedativo
5. Peng Juan: Alkoholaĵo ĉiam danĝera, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 22a
6. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
angle:
 narcotic
beloruse:
 наркотык, наркатычны сродак
france:
 drogue (narcotique), narcotique (subst.)
germane:
 Narkotikum, Betäubungsmittel, Schlafmittel
greke:
 ναρκωτικό
hispane:
 narcótico, droga
hungare:
 érzéstelenítő, narkotikum, kábítószer
katalune:
 narcòtic (subst.)
nederlande:
 drug, verdovend middel
pole:
 narkotyk
portugale:
 narcótico
ruse:
 наркотик, наркотическое средство
ukraine:
 наркотик, наркотичний засіб

narkotulo, narkotaĵemulo

MED
Homo, kiu por ĝuo konsumadas narkotaĵon, kaj ofte de tiu tielnomata drogaĉo dependas: tutmonde estas laŭtakse 250 milionoj da narkotuloj, kaj en 2015 forpasis 190 000 homoj pro narkotaĵoj [8]; oni atentigas narkotaĵemulojn por uzi sterilajn, individuajn injektilojn [9]. SIN:drogemulo
8. Monato, Evgeni Georgiev: Kvaronmiliardo da narkotuloj, 2015
9. Vladimir Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 14a
angle:
 drug addict
beloruse:
 наркаман
france:
 drogué (subst.), toxicomane
germane:
 Drogensüchtiger, Rauschgiftsüchtiger
hispane:
 drogadicto
katalune:
 drogoaddicte
nederlande:
 junkie, drugsverslaafde
pole:
 narkoman, ćpun
ruse:
 наркоман

administraj notoj