*drog/o
*drogo
- 1.
Kuraca, venena, narkota substanco uzata en farmacio aŭ magio: observu tiun junulon, […] kiu eble metis drogon en ŝian kafon [1].
- 2.
- Drogaĉo: drogkonsumantoj [2]; drogkomercistoj [3]; ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon [4]; falis ŝteloj sed kreskis krimoj rilataj al drogoj [5]; per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon [6]; profesiuloj ne lasus sin kapti per drogkontrolo [7]; kanabo – populara droga vegetaĵo [8]; ni spertis dum la Olimpikoj en Ateno: neniam antaŭe tiom da atletoj estis tro drogitaj [9]; milito inter drogkarteloj [10].
1.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 6a
2. Monato, Walter Klag: Birdoj kriantaj kaj kantantaj, 2013
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Historie senekzempla katastrofo, 2013
4. Bob Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a
5. Monato, Last: Krim-portreto
6. Monato, Walter Klag: Aŭstrio: Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco
7. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007252.html
8. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar, 2004
10. Monato, AMik: Rio-granda stimulado, 2011
2. Monato, Walter Klag: Birdoj kriantaj kaj kantantaj, 2013
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Historie senekzempla katastrofo, 2013
4. Bob Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a
5. Monato, Last: Krim-portreto
6. Monato, Walter Klag: Aŭstrio: Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco
7. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007252.html
8. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar, 2004
10. Monato, AMik: Rio-granda stimulado, 2011
- angle:
- drug
- beloruse:
- 1. лекі, лечыва, мэдыкамэнт, лякарства, прэпарат (лекавы), зельле (лекавае), зёлкі 2. наркотык
- ĉeĥe:
- droga
- france:
- drogue
- germane:
- 1. Arznei, Medikament, Droge [fak], Heildroge ~komercistoj: Drogendealer. 2. Droge, Rauschgift, Dopingmittel
- hispane:
- 1. droga, medicamento 2. droga, narcótico, estupefaciente
- hungare:
- 1. drog, gyógyszer, gyógyanyag, szer (gyógyító) 2. drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
- pole:
- 1. medykament, środek (np. na coś) 2. drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)
- portugale:
- 1. droga, medicamento, medicina
- ruse:
- снадобье, препарат 1. зелье, снадобье, препарат
- slovake:
- droga
- ukraine:
- ліки, медикамент, засіб, зілля, наркотик
drogaĉo
- Narkotaĵo uzata kiel stimulilo aŭ por plezuro, ofte kun misaj sekvoj al la sano: la kulpigo tekstas: legaligo de drogaĉ-mono kaj organizado de infan- kaj virin-komercado [11]; malnova balkana drogaĉo-vojo, kiu kunligis Turkion, Bulgarion, Jugoslavion kaj Okcidenton [12]; la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo [13].
Rim.:
La vorto estas misfarita: -aĉ ŝajnas aludi
miskvaliton de la drogo, dum fakte temas pri fieco de ĝia
konsumo. Krome, formale imageblas uzo de „fi-drogo“ por
malpermesita uzo de stimuliloj fare de malhonestaj sportistoj, sed tia vortuzo
ŝajne ne ekzistas.
[Sergio Pokrovskij]
11.
Guido Van Damme: Kiu faris kion?, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 8a
12. Monato, Malkopiilo, 93/10
13. Monato, Malkopiilo, 93/10
12. Monato, Malkopiilo, 93/10
13. Monato, Malkopiilo, 93/10
- angle:
- abused substance, dangerous drug
- beloruse:
- наркотык
- germane:
- Droge, Rauschgift
- hispane:
- droga, estupefaciente
- hungare:
- drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
- pole:
- drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)
- portugale:
- droga, entorpecente, tóxico
- ruse:
- дурман, наркотик
drogemulo, drogulo
(komune)
- Narkotaĵemulo: aidosuloj plus drogemuloj [14]; li estas aŭ senhejmulo aŭ drogulo [15].
14.
Vladimir Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 14a
15. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005
15. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005
- angle:
- drug addict
- beloruse:
- наркаман
- france:
- drogué (subst.), toxicomane
- germane:
- Drogensüchtige(r), Rauschgiftsüchtige(r)
- hebree:
- מכור לסמים
- hispane:
- drogadicto, toxicómano
- pole:
- narkoman, lekoman, ćpun
- ruse:
- наркоман, токсикоман