natr/o Z PV

natro Vikipedio

1.  
PIV1 KEM Senkolora alkalo, natria hidroksido uzata por multaj industriaj celoj; NaOH.
Rim.: Ĉi tiu signifo estas la sola kiun prezentas PIV; PIV2 ĝin ne plu konas.
2.  
BIB Ne plu specife konata lavsubstanco, menciata en Biblio, eble minerala lavsodo, eble salpetro, eble natro1 aŭ io alia: se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro [1].
Rim.: Favore al la natro1-interpreto menciindas la alia uzo biblia: Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta [2]; evidente, tiu natro grave vundas onian haŭton, ĝuste kiel la kaŭstika sodo NaOH.
angle:
1. caustic soda, lye 2. nitre
beloruse:
1. каўстычная сода, едкі натр
ĉeĥe:
natron
france:
1. hydroxyde de sodium, soude caustique 2. soude
germane:
1. Ätznatron 2. Natron
hispane:
1. sosa cáustica
hungare:
2. szóda
nederlande:
1. natriumhydroxide, bijtende soda, loogzout 2. salpeter (arch.)
pole:
1. soda kaustyczna 2. soda
rumane:
2. sodă
ruse:
1. едкий натр, каустическая сода, каустик 2. мыло
slovake:
natron, sóda, uhličitan sodný
svede:
1. kaustiksoda, natriumhydroxid 2. natriumkarbonat

administraj notoj