2obelisk/o

obelisko   Vikipedio

ARKI Monumento, ofte kiel monolito, en formo de mallarĝiĝanta alta kolono kun piradforma pinto: oni venas sur grandan placon, meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj [1]; en la fino de la aleo […] staris du obeliskoj, t. e. maldikaj kaj altaj kvarangulaj kolonoj el granito, sur kiuj estis skribita la historio de l' faraono Seti [2]; la plej impona konstruaĵo de Šiluva, simila al obelisko, estas la kapelo de la Apero [3].

obelisko, Villa Medici, Romo
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
obelisk
beloruse:
абэліск
ĉeĥe:
obelisk
france:
obélisque
germane:
Obelisk
greke:
οβελίσκος
hispane:
obelisco
hungare:
obeliszk
indonezie:
obelisk
katalune:
obelisc
nederlande:
obelisk
pole:
obelisk
portugale:
obelisco
ruse:
обелиск
slovake:
obelisk
ukraine:
обеліск

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.