oblong/a

oblonga

Havanta formon en unu dimensio pli larĝa ol en alia, ekzemple elipsa anstataŭ cirkla, elipsoida anstataŭ globa ks: la boato […] rompiĝis inter la rokoj, kiuj estas sternitaj en la oblonga fjordo VRA ; brilas la malalta suno de vintra mateno kreante du oblikvajn, oblongajn kvarangulojn sur la mola verda tapiŝo Kiso . SIN:longoforma
angle:
 elongated , oblong
france:
 allongé, oblong
germane:
 länglich
pole:
 podłużny
rumane:
 prelung
ukraine:
 довгастий

administraj notoj